Mária Szepes [sepeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szepes Mária estis hungara verkisto, aktoro, scenaristo. Ŝia origina familia nomo estis Scherbach, ŝia patro estis Sándor Papír, ŝia patrino estis Margit Kornai, ŝia pseŭdonimo estis Orsi Mária, ŝi aktoradis sub nomo Papír Magda, ŝia edzo estis Béla Szepes, kies familian nomon ŝi uzis post la geedziĝo.
Mária Szepes [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1908 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 3-an de septembro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
Mária Szepes devenis el juda familio. Ŝi aĝis 2, kiam ŝi jam havis rolon en teatro. Post jaroj ŝi ricevis rolojn en mutaj filmoj. En 1925 ŝi faris ekzamenon el baleto, poste komercan abiturienton. En 1930 ŝi edziniĝis al Béla Szepes, ŝi prenis la edzan nomon Szepes. Ili pasis 3 jarojn en Germanio, kie ŝi lernis psikologion, literaturhistorion kaj eklezian filozofion. Ŝiaj kontribuoj aperis en ĵurnalo, sed en 1933 pro la nazioj la geedza paro hejmenvenis sen akiri diplomon. En Budapeŝto ŝi kontribuis en germanlingva gazeto, krome ŝi ricevis taskojn en filmoj. En 1938 Maria naskis, sed post monatoj la filo mortis. En 1946 ŝi romano estis malpermesita dum 4 jardekoj. En la sekva jaro ŝi aranĝis teatraĵojn aŭ prelegojn sekrete en la familia domo, inter la vizitantoj menciindas Ervin Baktay, Béla Hamvas. Oficiale ŝi verkis fabelojn kun grandaj sukcesoj. Depost la socialismo ŝiaj verkoj aperis libere. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1972-2001. Ŝi edziniĝis en 1930, unufoje ŝi naskis, sed la bebo frue mortis.
Elektitaj roloj en filmoj
- Szulamit (1916)
- Lengyelvér (1920)
- Leánybecsület (1923
Elektitaj scenarlibroj
- Tomi, a megfagyott gyermek (1936)
- Mária két éjszakája (1940)
- Ópiumkeringő (1943)
Elektitaj verkoj
- A Vörös Oroszlán (1946, 1971, 1984, 1989) - esoterisma romano
- Ízisz bárkája (1990)
- Katarzis (1999)
- Pöttyös Panni (1953) - fabelo
- Pöttyös Panni és Kockás Peti naplója (1962) - fabelo
- Pöttyös Panni az idővonaton (1989) - fabelo
- Pöttyös Panni az iskolában (2002) - fabelo
- Lázadó szerepek (1985) - romano
- Csillagpor (1994) - poemaro
- Pszichografológia (1990)
- Emberek és jelmezek (1988, 1998) - membiografio
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
- fondaĵo (1996)
- premio ekde 2014
Fontoj