Sándor Papír [ŝAndor papIr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Papír Sándor estis hungara aktoro, operetkantisto. Lia origina nomo estis Scherbak Oziás, lia edzino estis Margit Kornai, ilia filino estis Mária Szepes.
Oziás Scherbak[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1877 en Lemberg (Aŭstra Imperio, laŭ alia informo en Kecskemét), li mortis la 9-an de decembro 1911 en Újpest (Hungara reĝlando).
Biografio
Sándor Papír komencis sian teatran karieron en koruso de Népszínház en 1900. Baldaŭ li estis levita aktoro. Liaj sekvaj signifaj teatraj stacioj estis Makó (1901), Debrecen (1902–1903), Eperjes (1904–1905), Pozono (1906–1907), fine Budapeŝto en la jam malkonstruita teatrejo kaj en Teatro Magyar. En 1911 li fondis teatron en Újpest, kiu fiaskis kaj abrupte mortis. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
Fontoj
Referencoj