Muŝkaptuledoj (Muscicapidae) aŭ Muscikapedoj laŭ la neologisma adapto de la latinascienca nomo, estas la plej multnombra el la birdaj familioj el la ordo de paseroformaj birdoj (Passeriformes), el subordo de kantbirdoj, enhavanta 1423 speciojn dispartigitajn en sep subfamilioj.
La klasifiko de tiu ĉi birdogrupo estas pridubata. Ili estas proksime parencaj al turdedoj, kien oni enmetis iam multajn el la genroj de la Muŝkaptuledoj. Multaj genroj de la familio estas aldonataj al aliaj familioj laŭ diversaj aŭtoroj.
Aspekto
La muŝkaptuledoj estas malgrandaj birdoj kun grandaj kapo kaj okuloj. La kruroj estas kurtaj, la piedoj etaj, kaj la flugiloj estas relative longaj kaj pintaj.
Ili estas malgrandaj al mezgrandaj birdoj, el 10 al 21 cm longaj. Multaj specioj estas brunaj, sed la plumaro de kelkaj povas esti multe pli brila, ĉefe ĉe maskloj. Plej parto havas larĝajn, ebenajn bekojn, taŭgajn por kapti insektojn dumfluge, kvankam la malmultaj grundomanĝantaj specioj tipe havas pli fajnajn bekojn.[1]
Kutimaro
La birdoj estas insektomanĝantoj, kiuj vivas sur la arboj. Ili kaŝobservas la preterflugantajn insektojn ĉe la kantejo, por kapti ilin per mallonga flugeto. La nesto estas konstruata ĉe disbranĉiĝo, niĉo, kavo.
Ties kantoj estas malfortaj kaj la alvokoj akraj plejparte.
Ili loĝas en preskaŭ ĉiu ajn medio kun taŭga kvanto de arboj, el densaj arbaroj al malferma arbustaro, kaj eĉ ĉe la montararbaroj de Himalajo. La pli nordaj specioj migras suden vintre, por certigi siajn konstantan dieton de insektoj.[1]
Depende de la specio, ties nestoj estas ĉu bone konstruitaj tasformaj nestoj lokitaj en arbo aŭ klifokornico, aŭ simple kovrita en ekzistinta arbotruo. La trunestumantaj specioj tendencas ovodemeti pli grandajn ovodemetadojn, kun averaĝo de ok ovoj, pli ol nur du al kvin.[1]
La divido de Muscicapidae en du subfamilioj povas esti tre artefarita. Kelkaj genroj de unu subfamilio estas pli proksimaj al membroj de la alia kaj inverse. Ĉar la preciza rilataro de la membroj de tiu familio ankoraŭ estas pristudata, la interna taksonomia strukturo de la familio devas esti surbaze reviziita.