La Blugorĝulo (Luscinia svecica) estas 14 cm longa birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Najtingalo kaj la aliaj najtingaloj. Estas du tre konataj kaj diferencaj laŭ aspekto subspecioj, la Blankmakula blugorĝulo kaj Ruĝmakula blugorĝulo, kiu estas la nomiga subspecio. Ĝi estas timema specio, kiu emas ankaŭ surgrundiri, precipe la inoj. Ili estas insektomanĝantaj. La masklo prezentas belan kaj tre karakteran bluan koloron en brusto. Estas birdo de agrabla kanto. La latinascienca nomoLuscinia svecica signifas sveda najtingalo.
Aspekto
Laŭ grando estas simila al Ruĝgorĝulo, tio estas el 13 al 14 cm longa kaj ĉirkaŭ 20 g pezaj, svelta. La kruroj kaj beko estas fajnaj, malhelgrizaj. La okuloj estas nigraj. Ili havas grizbrunajn suprajn partojn kun hela superokula strio kaj grizeca vizaĝo kaj blankecajn subajn partojn. La vostobazo estas oranĝruĝa flanke kaj la vostobordo nigreca, ĉe ambaŭ seksoj.
Bluan brustoplumaron havas nur la masklaj birdoj, kaj pro tio eblas paroli pri seksa duformismo. En tiu plumaro, kiel la nomo sugestas la precipa karaktero estas blua makulo kiu kovras el la gorĝo al la brusto, foje montranta en la mezo blankan makulon foje ruĝan depende de la subspecio, sed ĉiam ĉirkaŭata de fajna nigra bordo kaj finanta per malgranda zono de nigraj plumetoj sube kaj pli sube de alia mallarĝa strio oranĝbruna.[1]
La raso L. svecica svecica (Ruĝamakula blugorĝulo) de norda Eŭrazio, havas ruĝan makulon en la centro de la blua brusto. La L. svecica cyanecula (Blankamakula blugorĝulo) de suda kaj centra Eŭropo, havas blankan makulon en la centro de la blua brusto. L. svecica magna en Turkio ne havas centran makulon. Spite la distingojn, ĵusaj genetikaj studoj montras, ke temas nur pri limigitaj variantoj inter formoj, kaj konfirmas, ke temas pri ununura specio.[2]
La femalaj birdoj havas blankan brustan plumaron, kun malhela randostrio kiu havas formon de U. Sed ĝenerale ili estas multe malpli koloraj kaj rimarkindaj.
Estas etenda, penetra kaj melodia trilado, agrabla al aŭskultanto, varia, sed ne multe prilaborita. Foje estas imita kanto kiu memoras tiun de la Najtingalo. La blugorĝulo kantas ĉefe frumatene kaj ekkrepuske. La voĉo de alarmo sonas kiel penetra tak.
Disvastiĝo
Tiu holarktisa birdo kovas en Eŭrazio, Alasko, travintrumas en Afriko kaj suda Azio. Ĝi distribuiĝas tra la Arkto kaj Nordo de la Palearktiso, okupante la zonon el Skandinavio al Azio kaj eĉ Alasko, kaj loke fragmentate en la taŭgaj habitatoj de centra kaj okcidenta Eŭropo, sed ne atingas malsuprajn latitudojn sub 37º N. Temas pri migrantaj birdoj, kiuj kutime vintras en la sudo de Hispanio kaj Italio, en landoj de la sudo de Azio kaj precipe Barato, eĉ en kelkaj zonoj de la nordo de Afriko.[3]
Habitato
Ĝi vivas en arbustaj, akvaj lokoj, marĉoj ks. En la reprodukta epoko ili loĝas en alta montaro, inter 1000 kaj 2000 m de altitudo aŭ eĉ pli. Ili loĝas en marĉoj aŭ humidejoj aŭ ĉirkaŭe, en arbaroj de betuloj kaj salikoj, arbustejoj kiaj Citiso aŭ Eriko, ĝenerale en teroj ĉe malfermaj herbejoj iom humidaj aŭ kun flakoj, sed preskaŭ ĉian kun abunda makiso, ĉe riveroj, rojoj aŭ lagunoj, kaj aperas ankaŭ ĉe marmarĉoj kiuj prezentas taŭgan vegetaĵaron dum migrado kaj vintrumado.[4]
La specio Luscinia svecica enhavas ĉirkaŭ 11 agnoskitajn subspeciojn, kvankam la ornitologoj ne entute samopinias pri ili. Kelkaj ornitologoj konsideras, ke ne necesas tiom da subspecioj kaj aliaj opinias, ke jes.[5]
La agnoskitaj subspecioj estas la jenaj:
Luscinia svecica svecica
Luscinia svecica cyanecula
Luscinia svecica namnetum
Luscinia svecica kobdensis
Luscinia svecica volgae
Luscinia svecica pallidogularis
Luscinia svecica azuricollis
Luscinia svecica tianshanica
Luscinia svecica magna
Luscinia svecica lurestanica
Luscinia svecica abbotti
Reproduktado
La blugorĝulo nestumas en montaraj deklivoj kie konstruas neston surgrunde ne tre for de akvo. Ĝenerale ĉe arbusto aŭ inter densa vegetaĵaro. La ino demetas 5-7 bluverdecajn ovojn, jare dufoje. La idoj elkoviĝas post du semajnoj, ambaŭ gepatroj aktive kovas kaj poste nutras ilin. La birdidoj forlasas la neston post 13 tagoj, sed ekflugo okazas unu monaton post eloviĝo.[6]
Kutimoj
Ĝi nutras sin per araneoj kaj insektoj, kiujn kaptas el klaraĵoj kaj ripozejoj ĉe marĉaj zonoj; pli precize ili manĝas etajn koleopterojn, akvinsektojn, dipterojn, lepidopterojn, kaj larvojn ktp.; ili povas manĝi ankaŭ fruktojn de naturaj arbustoj, kaj dum aŭtuno ili manĝas kelkajn semojn.
Tiuj birdoj suprenstaras, disetendas la vostajn plumojn.
Populacio
Laŭ studoj de BirdLife International en 2000, la populacio de tiu specio en Eŭropo estus inter 880.000 kaj 2.400.000 paroj.
↑ (2003) “Recent evolutionary history of the bluethroat (Luscinia svecica) across Eurasia.”, Molecular Ecology12 (11), p. 3069–75. doi:10.1046/j.1365-294X.2003.01981.x.