Lancoforma garolo , Garrulus lanceolatus , Vigors, 1831.
Nicholas Aylward Vigors (n. 1785 kaj m. la 26an de oktobro 1840) estis irlanda zoologo (ornitologo ) kaj politikisto .
Biografio
Vigors naskiĝis ĉe Old Leighlin, County Carlow . Li studis en la Trinity College (Oksfordo) . Li anis en la armeo dum la Milito de Hispana Sendependiĝo de 1809 ĝis 1811. Poste li revenis en Oksfordon , kie li diplomiĝis en 1817.
Vigors estis kunfondinto de la Zoological Society of London en 1826, kaj iĝis ties unua sekretario ĝis 1833. Tiujare li fondis tion, kio estos la Royal Entomological Society of London . Li estis ano de la Linnean Society kaj de la Reĝa Societo de Londono . Li estis aŭtoro de 40 publikaĵoj, ĉefe pri ornitologio . Li havigis la tekston por la verko de John Gould nome A Century of Birds from the Himalaya Mountains (1830-32) (Jarcento de birdoj el Himalajo).
Vigors sukcedis en la regado de la bienoj de sia patro en 1828. Li estis Membro de la Parlamento dum la irlanda borough de 1832 ĝis 1835. Li mallonge reprezentiĝis en la konstitueco en 1835. Kaj sekvis en la parlamenta tasko ĝis sia morto.
Kelkaj birdoj priskribitaj de Vigors
Himalaja rokturdo , Monticola cinclorhynchus , Vigors, 1832.
Aŭstralia korako , Corvus coronoides , 1827.
Mallongbeka urieto , Brachyramphus brevirostris , 1829.
Ruĝkola arasario , Pteroglossus bitorquatus , 1826.
Perua mevo , Larus pacificus , 1829.
Ibisbekulo , Ibidorhyncha struthersii , 1832.
Neĝokolombo , Columba leuconota , 1831.
Okcidenta makisgarolo , Aphelocoma californica , 1839.
Purpurdorsa garolo , Cyanocorax beecheii , 1829.
Lancoforma garolo , Garrulus lanceolatus , 1831.
Nigragorĝa pigogarolo , Calocitta colliei , 1829.
Flavnigra paruo , Parus xanthogenys , 1831.
Montarparuo , Parus monticolus , 1831.
Hindia otido , Ardeotis nigriceps , 1831.
Himalaja certio , Certhia himalayana , 1832.
Makiskukolo , Cacomantis variolosus , 1826.
Himalaja rokturdo , Monticola cinclorhynchus , 1832.
Referencoj
Parliamentary Election Results in Ireland, 1801-1922 , eldonita de B.M. Walker (Royal Irish Academy 1978)