La graflando Carlow (irlandeContae Cheatharlach) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita sudoriente de la insulo, en la provinco Leinster. Ĝi havas nur proksimume 50 000 loĝantojn. La ĉefurbo Carlow, ĉe la rivero Barrow, havas 18 000 loĝantojn.