Ficedula
Ficeduloj estas la muŝkaptuloj de la genro Ficedula de la familio de Muŝkaptuledoj. Estas ĉirkaŭ 30 specioj kiuj estas la jenaj:
- Blanknigra muŝkaptulo, Ficedula hypoleuca
- Atlasa muŝkaptulo, Ficedula speculigera
- Blankakola muŝkaptulo, Ficedula albicollis
- Duonkoluma muŝkaptulo, Ficedula semitorquata
- Flavapuga muŝkaptulo aŭ Korea muŝkaptulo, Ficedula zanthopygia
- Narcisomuŝkaptulo, Ficedula narcissina
- Mugimakia muŝkaptulo, Ficedula mugimaki
- Ardezdorsa muŝkaptulo, Ficedula hodgsonii
- Ruĝecgorĝa muŝkaptulo, Ficedula strophiata
- Malgranda muŝkaptulo, Ficedula parva
- Kaŝmira muŝkaptulo, Ficedula subrubra
- Neĝobrova muŝkaptulo, Ficedula hyperythra
- Blankagorĝa muŝkaptulo, Ficedula monileger – proksime al Niltava, separata en genro Anthipes
- Ruĝecbrova muŝkaptulo, Ficedula solitaris - proksime al Niltava, separata en genro Anthipes
- Ruĝecbrusta muŝkaptulo, Ficedula dumetoria
- Ruĝgorĝa muŝkaptulo, Ficedula rufigula
- Cinamobrusta muŝkaptulo, Ficedula buruensis
- Ardeza muŝkaptulo, Ficedula basilanica
- Damara muŝkaptulo, Ficedula henrici
- Sumba muŝkaptulo, Ficedula harterti
- Palavana muŝkaptulo, Ficedula platenae
- Kamufla muŝkaptulo, Ficedula crypta
- Kaŝa muŝkaptulo, Ficedula disposita
- Lompobatanga muŝkaptulo, Ficedula bonthaina
- Vestermana muŝkaptulo, Ficedula westermanni
- Bluflanka muŝkaptulo, Ficedula superciliaris
- Trikolora muŝkaptulo, Ficedula tricolor
- Nigroranĝa muŝkaptulo, Ficedula nigrorufa
- Safira muŝkaptulo, Ficedula sapphira
- Timora muŝkaptulo, Ficedula timorensis
Temas pri insektomanĝantaj birdoj plej oftaj en Azio. Laŭaspektaj ili similas al la grupo de la saksikolenoj, kie ili estus rilataj al la genro Tarsiger.
Ĝenerale estas specioj kun malhelaj aŭ nigrecaj supraj partoj kun kelkaj blankaj markoj kaj helaj subaj partoj kun multaj specioj kun flavecaj aŭ oranĝecaj gorĝoj aŭ brustoj.
Referencoj
- Lei, X., Lian, Z.-M., Lei F.-M., Yin Z.-H., Zhao H.-F. 2007. Phylogeny of some Muscicapinae birds based on cyt b mitochondrial gene sequences. Acta Zoologica Sinica, 53(1):95 - 105. PDF fulltext Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
|
|