La Akuzista muŝkaptulo, Sigelus silens, estas specio de malgranda birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Tiu birdo estas loĝanta reproduktulo en Suda Afriko nome Bocvano, Sudafriko, Lesoto, Mozambiko kaj Svazilando kaj vaganto en Namibio. Ĝi estas la ununura membro de la genro Sigelus.
Tiu specio troviĝas en subtropika malferma arbaro, seka savano, arbustaro kaj ĉeurbaj ĝardenoj.
Aspekto
Tiu nigrablanka birdo ricevas sian nomon el simileco kun la Kolumlanio, el la Laniedoj.
La Akuzista muŝkaptulo estas 17–20 cm longa. Maskla plenkreskulo estas nigra supre kaj blanka sube kun blankaj flugilmakuloj kaj vostobordoj. La ino estas bruna, ne nigra, supre. Junulo estas kiel ino sed pli senkolora kaj kun brunaj punktoj kaj skvameco kaj supre kaj sube.
La kanto estas milda trilado, kaj la alarmalvoko estas csisk.
La masklo povas esti konfuzita kun la Kolumlanio, sed la laniedo havas tre hokoforman bekon, blankan makulon en ŝultro pli ol en malsupra flugilo, kaj ne havas blankon en sia pli longa vosto.
La Akuzista muŝkaptulo estas pli granda ol la masklo de Blankakola muŝkaptulo, kiu havas blankan kolumon kaj ne havas blankajn flugilmarkojn.
Kutimaro
La Akuzista muŝkaptulo konstruas malferman tasforman neston el fajnaj tigoj kaj alia plantomaterialo kovritan el alia plantomaterialo. Ĝi estas lokita en densa arbusto.
La Akuzista muŝkaptulo manĝas insektojn, ofte prenitajn dumfluge.
Referencoj