Mozelo (vinregiono)

Mozelo
Regiono
vinregiono [+]

LandoGermanio

Areo87,7 km² (8 770 ha)




Vikimedia Komunejo:  Vineyards of Mosel [+]
vdr
germanaj vinregionoj
kultivaro ‘Riesling‘
laboristoj en akradekliva vitejo Doktorberg, urboparto Bernkastel, majo 1954

Mozelo estas la nomo de germana vinregiono por kvalita vino en la valo de la rivero Mozelo kun la flankaj valoj de la riveroj Saro kaj Ruwer laŭ la germana vinjuro. Ĝis la jaro 2006 tiu regiono nomiĝis „Mosel-Saar-Ruwer“. La urboj en tiu vinregiono estas Saarburg, Konz, Treviro, Schweich, Bernkastel-Kues, Traben-Trarbach, Zell, Cochem kaj Koblenco. La plej grandaj vinlokoj laŭ la grandeco de la vitejoj estas Piesport, Zell (Mozelo), Leiwen, la Konzer Tälchen, Neumagen-Dhron, Mehring, Bernkastel-Kues kaj Trittenheim.

Ĝeneralaĵo

En tiu regiono la troviĝas unu el kelkaj el la plej malnovaj vinurboj de Germanio nome Treviro, origine la romia urbo Augusta Treverorum, la plej malnova vinloko de Germanio, Neumagen, kun la romia "vinŝipo de Neumagen" (d:Q880755) kaj la plej malnova muelejo norde de la Alpoj, nome la "Karlsmühle", de romia origino apud Mertesdorf.

La regiono havas unu el la plej granda akradekliva kultivadejo de la mondo kun pli ol 5300 hektaroj. Ankaŭ ĉi tie troviĝas la plej granda kultivadejo de la vitspeco Riesling en la mondo. En la regiono oni produktis en 2012 vinon en 669 125 hektolitroj.[1] La plej akra vitejo de la mondo estas la deklivo Bremmer Calmont kun dekliveco de ĉ. 65 gradoj.

Vitaj kultivaroj

Sur 91 % de la vitejoj kreskas blankajn vinkultivarojn.

Dominas la vitspecoj Riesling (60,5 %) kaj Müller-Thurgau (Rivaner, ĉ. 14,0 %).

Literaturo

  • Richard Laufner, Verkehrsamt der Stadt Trier (Hrsg.): 200 Jahre Qualitätsweinbau an Mosel-Saar-Ruwer. Die Weinbauverordnungen des Trierer Kurfürsten Clemens Wenzeslaus 1787. trier texte, Trier 1987.
  • Friedrich Wilhelm Koch: Der Weinbau an der Mosel und Saar. Lintz, Trier 1881 (Online-Ausgabe dilibri Rheinland-Pfalz).
  • Peter Braatz, Ulrich Sauter, Ingo Swoboda, Hendrik Holler: Weinatlas Deutschland. Hallwag. München. 2007. ISBN 978-3-8338-0638-4
  • Stuart Pigott, Andreas Durst, Ursula Heinzelmann, Chandra Kurt, Manfred Lüer, Stephan Reinhardt: Wein spricht Deutsch. Scherz. Frankfurt am Main.2007. ISBN=978-3-502-19000-4
  • Stuart Pigott, Manfred Lüer, Andreas Durst. Mosel. Weine, Winzer, Landschaften. Scherz. Frankfurt am Main. 2009. ISBN=978-3-502-15173-9
  • Jancis Robinson:Das Oxford Weinlexikon.Hallwag, Gräfe und Unzer. München.2006. ISBN=978-3-8338-0691-9
  • André Dominé (Hrsg.): Wein. Könemann. Köln. 2000. ISBN=3-8290-2765-6
  • Helmut Prössler:Koblenz 2000 Jahre und der Wein.Schriften zur Weingeschichte.volumo 107. Gesellschaft für Geschichte des Weins. Wiesbaden. 1993. ISSN=0302-0967
  • Felix Meyer:Der Weinbau an Mosel, Saar und Ruwer. Görres.Koblenz.1927

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Deutsches Weininstitut Statistiken 2013/14, [1] Arkivigite je 2013-12-28 per la retarkivo Wayback Machine wayback=20140708051435 Deutscher Wein Statistik 2013/2014 (PDF; 723 kB)
akradekliva vitejo ce la Mozelo: malfone Zell, fone dekstre, Kaimt
vitejo en la vina arealo Brauneberger Juffer
Ürzig (malfone), Erden (dekstre fone), dekstre la monto Borberg