La urba nomo jam indikas ke Saarburg situas borde de la rivero Saar (Saro). La Burgo Saarburg estas ruino de altaĵburgo supre de la urbocentro. Ĝi apartenas al la plej malnovaj altaĵburgoj en la okcidento de Germanio.
La Kastelo Warsberg en Saarburg, staras samloke de la iama burgana domo („Burgmannenhaus“) de la familio von der Leyen el la 14-a jarcento. Ĝi estas malgranda enurba kastelo kaj historie estis la sidejo de la menciita familio. Nun ĝi gastigas la administrejon de la komunumaroVerbandsgemeinde Saarburg-Kell.