Freudenburg - prononco [FROJdnburh] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Trier-Saarburg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj krome ekde 2019 apartenas al la komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg-Kell, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj - antaŭe ĝi membris en pli malgranda komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 833 loĝantojn sur areo de 11,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 165 loĝantoj/km².
Eksteraj ligiloj