Miklós Sugár

Miklós Sugár
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1952 (1952-07-02) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt (–1978)
Muzikakademio Franz Liszt (–1980) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Rezső Sugár Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Zsuzsánna Mindszenty (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dirigento
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miklós Sugár [miklOŝ ŝugAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sugár Miklós estas hungara komponisto, dirigento, altlerneja instruisto. Li estis la filo de Rezső Sugár.

Miklós Sugár [1] naskiĝis la 2-an de julio 1952 en Budapeŝto.

Biografio

Miklós Sugár ekstudis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1971. Li akiris diplomojn pri dirigento en 1978, pri kompono en 1980. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Kórodi kaj Emil Petrovics. Inter 1981 kaj 2002 li ricevis plurajn stipendiojn. Li estis asistanto en la Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) inter 1978-1991. Li komencis dirigenti depost la unua diplomo, dum la forpasintaj jaroj li dirigentis ne nur enlande, sed ankaŭ en Eŭropo, Ameriko, Israelo kaj Japanio. Li ricevis premiojn inter 1985-2010. Lia edzino naskis 3 filinojn.

Elektitaj komponaĵoj

  • Trio (1976, ĉambra muziko)
  • Alakzatok (1986, elektronika muziko)
  • Szivárvány havasán (1986, por simfonia orkestro)
  • 3 nőikar Weöres Sándor verseire (1991, por virina koruso)
  • A kráter madarai (2004, elektroakustika muziko)

Fontoj

Referencoj