Miklós LOVAS (hungare Lovas Miklós, naskiĝis en 1931 kaj mortis la 18-a de aprilo 2019) estis hungara astronomo.
Li laboris ĉe la Konkoly Observatorio de 1964 ĝis 1995
Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 2 asteroidojn en 1977 kaj 1982[1] ; du periodajn kometojn : 93P/Lovas 1 kaj 184P/Lovas 2 ; kaj tri ne-periodajn kometojn : C/1974 F1, C/1976 U1 kaj C/1977 D1. Li malkovris ankaŭ 42 supernovaojn.[2]
En 1959 li observis la alfrapon de la sovetunia kosmosondilo Luna 2 sur la lunan surfacon.[3]
La asteroido 73511 Lovas [4] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj