Leopold Friedrich Günther von GOECKINGK (naskiĝinta la 13-a de julio 1748 en Gröningen, mortinta la 18-a de februaro 1828 en Otyń) estis germana verkisto.
Vivo
La filo de prusa bienposedanta kaj oficista familio frekventis la katedrallernejon de Halberstadt kaj la pedagogikan altlernejon en Halle. Poste li studis juron kaj publikan librotenadon.
De 1768 ĝis 1770 li estis staĝanto ĉe la Milita kaj biena ĉambro de Halberstadt, kie li aniĝis al la poetistaro ĉirkaŭ Johann Wilhelm Ludwig Gleim.
En 1770 li iris kiel Kancelaria direktoro al Ellrich, en 1786 kiel Milita kaj bienposeda konsilisto al Magdeburg. En 1788 oni eknomis lin Konsilisto milita, imposta, landa de la grafejo de Wernigerode, antaŭ ol li transloĝiĝis Berlinon en 1793 kiel Sekreta financkonsilisto.
Verkoj (elekto)
- 1772 Sinngedichte
- 1777 Lieder zweier Liebenden (poemoj)
- 1784 Prosaische Schriften (satiroj)
Eksteraj ligiloj