LEE Teng-hui (15-an de januaro 1923 - 30-an de julio 2020) estis politikisto de Tajvano kiu okupis la postenon de prezidanto de la lando de 1988 ĝis 2000, kaj kiel la unua demokratie elektita prezidanto li estas foje nomata "Patro de Tajvano-demokratio".
Li mortis la 30-an de julio 2020 en Tajpeo pro multobla organa misfunkcio kaj sepsa ŝoko.