La lebanona cedro estas ĉiamverdapingloarbo, alta ĝis 40 metroj, kun trunko havanta diametron ĝis 2,5 metroj. La krono estas konusforma kiam juna, iĝante larĝe tabuloforma kun aĝo kaj kun sufiĉe ebenaj branĉoj.
La ŝosoj estas duformaj, kun longaj kaj mallongaj ŝosoj. La folioj estas pinglo-similaj, interspacigitaj sur la longaj ŝosoj, kaj en aretoj de 15-45 sur la mallongaj ŝosoj; ili estas 5–30 mm longaj, sekce kvarangulaj, kaj varias ekde verdaj al bluverdaj kun stomaj strioj sur ĉiuj kvar flankoj. La strobiloj ofte estas produktitaj ĉiun duan jaron, kaj ili maturiĝas 12 monatojn ekde polenado; maturaj konusoj en malfrua aŭtuno longas 8–12 cm kaj larĝas 4–6 cm.
Taksonomio
Tiu palearktisa specio unue estis klasifikita far la francabotanikisto Achille Richard. Estas du diferencaj tipoj de Cedrus libani kiuj estas konsiderataj esti diferencaj subspecioj aŭ varioj :
Taŭrusa cedro (Cedrus libani subsp. stenocoma aŭ var. stenocoma) – vegetas en sudokcidenta Turkujo.
Iuj botanikistoj ankaŭ klasifikas la kipran cedron (Cedrus brevifolia)[6] kaj la atlasan cedron (Cedrus atlantica)[7][8] kiel subspeciojn de C. libani. Tamen, plejparte de la nuntempaj fontoj [3][9][10][11][12][13][14] konsideras ilin kiel diferencajn speciojn.
Ekologio
En Libano kaj Turkujo ĝi estas plej abunda ĉe altitudoj de 1 000-2 000 m, kie ĝi konstituas unuspeciajn arbarojn aŭ miksajn arbarojn kun kilikia abio (Abies cilicica), nigra pino (Pinus nigra), kaj pluraj juniperospecioj (Juniperus).
Dum la jarcentoj, ampleksa senarbarigo okazis, kaj nur malgrandaj restaĵoj de la originaj arbaroj pluvivas. Senarbarigo estis precipe severa en Libano. Ampleksa rearbarigo de cedro estas aranĝita en la Mediteranea regiono, precipe en Turkujo, kie pli ol 50 milionoj da junaj cedroj estas plantitaj ĉiujare [17]. La libanaj populacioj ankaŭ nun disetendiĝas tra kombinaĵo de replantado kaj protekto de natura regenerado kontraŭ foliumado de kaproj, ĉasado, arbaraj brulegoj, kaj anobioj [18] .
Historie, ekzistis diversaj klopodoj de konservado de la lebanonaj cedroj. La unua estis farita de la romia imperiestroHadriano[19], kiu emisiis dekreton protektante partojn de la lebanonaj cedroj en 118. En la Mezepoko, la mamelukajkalifoj ankaŭ faris klopodon por protekti la cedrojn kaj reguligi ilian uzon, sekvite de la maronitapatriarko Yusuf Hbaych, kiu metis ilin sub sian protekton en 1832. En 1876, la britareĝinoViktoria financis muron por protekti la Cedrojn de Dio apud Bcharre kontraŭ la agadoj de kapra paŝtado.
Libano foje estas metonimie referita kiel la Tero de la Cedroj [21][22].
Kiel rezulto de longa ekspluatado, malmultaj maljunaj arboj postrestas en Libano, sed ekzistas nun aktiva programo por konservi kaj regeneri la arbarojn. La libana aliro emfazis naturan regeneradon prefere al plantado, kaj tiu per kreado de la bonaj kondiĉoj. La libana ŝtato kreis plurajn cedro-rezervejojn aŭ naturrezervejojn kiuj enhavas cedrojn, inkluzive de la Cedro-Rezervejo Ĉuf, la Cedro-Rezervejo Ĝaĝ, la Tanurin-Rezervejo, la Rezervejo Amua, la Rezervejo Karm-Ŝbat en la Akar-Distrikto, kaj la Arbaro de la Cedroj de Dio proksime de Bcharre[23][24][25]. Ampleksa replantado okazas en Turkujo, kie ĉirkaŭ 300 kvadrataj kilometroj da cedroj estas plantitaj ĉiujare [18].
Hortikultura uzo
La lebanona cedro estas vaste plantita kiel ornama arbo en parkoj kaj grandaj ĝardenoj, ofte estante plantita en avenuoj, kaj kiel fokusarboj en grandaj gazonoj. La plej elstara pejzaĝigado rolas en la historia Hajget-Tombejo (Highgate Cemetery) de Londono estas ĝia "Cirklo de Libano", kie lebanona cedro staras en la centro de cirkla tranĉeo tranĉita en la grundo kaj vicigita kun maŭzoleoj[26].
↑esperante Zamenhof L.L. : traduko de La Malnova Testamento, Brita kaj Alilanda Biblio Societo, Nacia Biblia Societo de Skotlando, 296-297 ISBN 0 564 00138 4
↑ 3,03,1angle Farjon, A. (1990). Pinaceae. Drawings and Descriptions of the Genera. Koeltz Scientific Books ISBN 3-87429-298-3.
↑angle Greuter, W., Burdet, H. M., & Long, G. (eds.), (1984). Med-Checklist – A critical inventory of vascular plants of the circum-mediterranean countries. Cedrus libani
↑angle Güner, A., Özhatay, N., Ekim, T., & Başer, K. H. C. (ed.). 2000. Flora of Turkey and the East Aegean Islands 11 (Supplement 2): 5–6. Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-1409-5
↑angle Eckenwalder, J. E. (2009). Conifers of the World: The Complete Reference. Timber Press ISBN 0-88192-974-3.
↑angle Qiao, C.-Y., Jin-Hua Ran, Yan Li and Xiao-Quan Wang (2007): Phylogeny and Biogeography of Cedrus (Pinaceae) Inferred from Sequences of Seven Paternal Chloroplast and Maternal Mitochondrial DNA Regions. Annals of Botany100(3):573-580. Available online
↑angle Christou, K. A. (1991). The genetic and taxonomic status of Cyprus Cedar, Cedrus brevifolia (Hook.) Henry. Mediterranean Agronomic Institute of Chania, Greece.
↑angle Anon. History of Turkish Forestry. Turkish Ministry of Forestry.
↑ 18,018,1angle Khuri, S., & Talhouk, S. N. (1999). Cedar of Lebanon. Pages 108-111 in Farjon, A., & Page, C. N. Status Survey and Conservation Action Plan: Conifers. IUCN/SSC Conifer Specialist Group. ISBN 2-8317-0465-0.