Laurent de GOUVION-SAINT-CYR [loʁɑ̃ də ɡuvjɔ̃ sɛ̃ siʁ] (naskiĝis la 13-an de aprilo 1764(nun 1764-04-13) en Toul, mortis la 17-an de marto 1830 en Hyères) estis franca generalo, Marŝalo de la Imperio kaj grafo de la Imperio sub Napoleono, markizo sub la regado de Ludoviko la 18-a.
De malaltaj originoj, li distingiĝis pro siaj taktikaj kaj strategiaj kvalitoj sub la komando de Napoleono Bonaparte, iĝante Marŝalo de la Imperio en 1812, sekvante sian brilan venkon en la batalo de Polack. Li ne ludis elstaran rolon dum la Napoleonaj Militoj sed ludis gravan rolon kiel Ministro de Milito dum la Resurtronigo. De glacia kaj silenta karaktero, li estis moknomita "la gufo" (france le hibou) fare de liaj soldatoj.
Vidu ankaŭ