Guillaume BRUNE, plennome Guillaume Marie-Anne Brune [ɡijom maʁi an bʁyn] (naskiĝis la 13-an de marto 1763(nun 1763-03-13) en Brive-la-Gaillarde, mortis murdita la 2-an de aŭgusto 1815 en Avignon) estis Marŝalo de la Imperio. Tenita for de altaj administraj kaj armeaj funkcioj fare de Napoleono la 1-a pro sia respublikanismo, li tamen komandis la armeojn de la tendaro de Bulonjo en 1805, kaj fariĝis guberniestro de la hansaj urboj en 1806, poste pajro de Francio kaj grafo de la Franca Imperio en 1815.
Vidu ankaŭ