Lana Del Ray a.k.a. Lizzy Grant ❦ Born to Die ❦ Paradise ❦ Ultraviolence ❦ Honeymoon ❦ Lust for Life ❦ Norman Fucking Rockwell! ❦ Chemtrails over the Country Club ❦ Blue Banisters ❦ Did You Know That There's a Tunnel Under Ocean Blvd ❦ Video Games vd
Ŝi alprenis sian pseŭdonimon post unua albumo kiun la produktisto neniam aperigis. Artaj direktoroj volis nomon elvokanta la allogan ĉarmon de Holivudo, kongrua kun ŝia muzik-stilo[12] ; ĝi estas kunmetaĵo el la antaŭnomo de Holivuda aktorino Lana Turner kaj el Delray, tipa aŭto en la 1950-aj jaroj fabrikita de Chevrolet.[4][5][6][7]
Kariero
En 2009 ŝi registris albumeton titolitan Kill Kill, sub la nomo de Lizzy Grant[13].
En 2010, ŝi registris albumon Lana Del Ray kun produktisto David Kahne ĉe la konzolo. La disko ne multe disaŭdiĝis kaj Lizzy Grant decidis definitive fariĝi Lana Del Rey. Dank' al muzik-video « Video Games » - mem reĝisorita - Lana Del Rey fariĝis temo de babilado en la sociaj retoj aŭtune de 2011[7].
Ŝia kanzono Video Games estis nomita « plej bona nova peco » fare de magazino "Pitchfork"[14]. "NME" kaj "Magic" lokis la unuopaĵon en la unuan rangon de siaj ĉartoj de plej bonaj unuopaĵoj de la jaro 2011[15][16]. La muzik-video de Video Games superis, antaŭ la fino de la jaro 2011, dek kvin milionojn da spektoj en YouTube. Oni povas aŭdi ĝin en la unua epizodo de serio Ringer kaj Gossip Girl en "The CW". Grant debutis sur sceno la 21-an de septembro2011 en Box en Novjorko[17]. Ŝia unua unuopaĵo produktita de Stranger Records enhavanta la titolojn Video Games kaj Blue Jeans aperis kiel vinila disko la 10-an de oktobro2011, kaj kiel KD la 11-an de la sama monato en Usono[17]. La biletoj de ŝia koncerto en Londono elvendiĝis post duon-horo[7].