Ĝis la bordo de la rivero Rejno, kiu samtempe estas la limo al Francio, de la urbocentro estas 12 kilometroj okcidenten, ĝis la urbo Strasburgo estas 35 kilometrojn norden kaj ĝis la urbo Frajburgo 45 kilometrojn suden. Trafike la urbo ligiĝas per aŭta kaj motorcikla trafiko al la germana aŭtovojo A5, norde al Frankfurto ĉe Majno kaj sude al Bazelo, kaj apud la aŭtovojo estas internacia trajna linio, kiu norden kaj suden ligas al la samaj urboj.
Ĝis 1999 estis eldonita en Lahr la studentkorporacia kantolibroAllgemeines Deutsches Kommersbuch kiu pro tio nomiĝis Biblio de Lahr.[1]