Kehl am Rhein estas urbo en Germanio, kombinanta centran urbon kaj plurajn eksajn komunumojn nuntempe kunmetatajn. Ĝi situas en la distrikto Ortenau, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaroFreiburg de la federacia landoBaden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6 176 loĝantojn sur areo de 75,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 516 loĝantoj/km². La urbo situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rejno, fronte de Île aux Épis, tutproksime al Strasburgo, kiu situas vidalvide ĉe la okcidenta bordo.
La bordo de la rivero Rejno, tradicie la limo inter la kulture ne nur per lokula uzo de la alemana lingvo tre ligitaj regionoj Badeno kaj Alzaco, samtempe estas la limo al Francio. Trafike la urbo ligiĝas per aŭta kaj motorcikla trafiko al la germana aŭtovojo A5, norde al Frankfurto ĉe Majno kaj sude al Bazelo, kaj apud la aŭtovojo estas internacia trajna linio, kiu norden kaj suden ligas al la samaj urboj.
Bruligita dum la 18-a jarcento, la urbocento estis re-konstruita laŭ tabela plano.
La loĝejaro de la komunumo disiĝas inter urbo ĉe la bordo de Rejno kaj vilaĝoj (Stadtteile), kunigitaj dum la komuna reformo farita inter 1965 kaj 1975 en la Länder de la eksa Germana federacia respubliko. Tiu divido klarigas la vorton centro-urbo por la urba historia kerno centra.
Galerio de Kehl
Preĝejo de la Paco (Friedenskirche)
Seĝo en la ĝardeno de la du bordoj
La Vilao Schmidt apud la Rejno
Administracia tribunalo
Proksimeco de Strasburgo decidigas la dulingveco de kelkaj strataj paneloj