Kurt Thomas (komponisto)

Kurt Thomas
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1904 (1904-05-25)
en Tönning
Morto 31-an de marto 1973 (1973-03-31) (68-jaraĝa)
en Bad Oeynhausen
Tombo Berlebeck Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Röntgen-Gymnasium (en) Traduki
Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
muzikinstruisto
dirigento
ĥorestro
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.kurtthomas.de/
vdr

Kurt THOMAS (* 25-an de majo 1904 en Tönning; † 31-an de marto 1973 en Bad Oeynhausen; kompleta nomo Georg Hugo Kurt Thomas) estis germana komponisto, muzikpedagogo kaj ĥordirektisto.

Vivo

Ekde 1910 la familio loĝis en Lennep en Bergisches Land. Tie Kurt Thomas vizitis ekde 1913 ĝis 1922 la Röntgen-gimnazion. Poste, la 21-an de aprilo 1922, li enlistiĝis por la fakoj jursciencoj kaj muziko ĉe la Universitato de Lepsiko. Li finis sian studon en 1925 kaj laboris kiel instruisto por muzikteorio ĉe la Landa Konservatorio je Lepsiko. En 1927 li ricevis por sia verko n-ro 1 „Messe in a-Moll“ la Beethoven-premion de la prusa Akademio de Artoj. En 1928 li fariĝis kompozicio-instruisto kaj direktisto de la ĥoro de la Eklezimuzika Instituto je Lepsiko pere de Karl Straube. Poste li vojaĝis kun la madrigalĥoro, alinomata nun "Kurt-Thomas-Kantorei", tra Germanio.[1] Ekde 1934 ĝis 1939 Thomas laboris kiel profesoro por ĥordirektado ĉe la Akademia Altlernejo por Muziko en Berlino.

Lia jesado de la nazia sistemo evidentiĝas el plendo de la 6-a de novembro 1935 ĉe la Reichsmusikkammer, en kiu li akcentis, ke li, kvankam laŭsence de la Nurenbergaj rasleĝoj „plenarjo“, estas registrita en Musikalisches Juden ABC (muzika judo-aboco) de Brückner, dum kiam mankas „100-elcentaj reprezentantoj de juda malkulturo, ekz. Kurt Weill.[2] En 1936 li komponis kadre de muzikonkurso de Reichsmusikkammer okaze de la olimpiaj ludoj Olympische Kantate, kiun premiis Goebbels per arĝentmedalo.[2] En 1940 Kurt Thomas aniĝis je NSDAP kaj ricevis la membronumeron 7.463.935.[2]

Ekde 1939 ĝis 1945 Kurt Thomas estis direktoro de la Muza Gimnazio en Frankfurto ĉe Majno. Al liaj lernantoj apartenis la ĥordirektistoj Heinz Hennig kaj Hans-Joachim Rotzsch, dirigento Wolfgang Trommer, la komponistoj Alfred Koerppen, Wolfgang Pasquay, Wolfgang Schoor, Siegfried Strohbach, pianisto Günter Ludwig, ĵazmuzikisto Paul Kuhn, orgenisto Michael Schneider, la violonĉelistoj Klaus Storck kaj Hans Erik Deckert same kiel aktoro Hans Clarin.

Ekde 1947 ĝis 1955 Thomas estis profesoro ĉe la tiama Nordokcidenta Muzikakademio, la nuna Altlernejo por Muziko je Detmold. Tie ĉe li studis dirigentadon kaj ĥordirektadon interalie la komponistoj Manfred Kluge, Diether de la Motte kaj Gerd Zacher same kiel la eklezimuzikistoj Alexander Wagner kaj Hermann Kreutz. Krome Kurt Thomas restis tamen ekde 1945 ĝis 1957 plue kantoro ĉe la preĝejo Dreikönigskirche en Frankfurto ĉe Majno.

En la jaro 1956 Kurt Thomas estis vokita kiel sukcedanto de Günther Ramin kiel Thomas-kantoro al la Thomas-preĝejo en Lepsiko, en la GDR. Li ektenis la postenon la 1-an de aprilo 1957. Post kvar jaroj li finis ĉi tiun laboron, kiam oni malpermesis pro netravideblaj, sed politike motivita kaŭzoj koncertvojaĝon al okcidenta Germanio, planita por decembro 1960. Thomas revenis novembron samjare al okcidenta Germanio kaj direktis en Kolonjo ekde 1961 ĝis 1968 la ĥorkoncertojn de la Bach-Asocio Kolonjo. Krome li transprenis en 1961 la direktadon de la novfondita ĥoro Frankfurter Kantorei. En 1969 li eksiĝis kiel direktisto de ĉi tiu ĥoro.

Ekde 1965 li laboris ankaŭ kiel profesoro ĉe la Muzikaltlernejo je Lübeck.

Kiel komponisto Kurt Thomas famiĝis ĉefe per ĥoraĵoj (Messe in a-Moll, 1924; Markuspassion, 1927). Lia komponado validas pro sia reorientiĝo al la heredaĵo de okcidentuma historio lige kun tonlingvaĵo de malfruromantismo kiel pionira por la evangela eklezimuziko de la 20-a jarcento. Li partoprenis la kompozici-konkurson por la olimpiaj ludoj 1936 en Berlino. En la grupo „Komponaĵoj por solo- aŭ ĥorkantado kun aŭ sen piana aŭ instrumenta akompano“ Thomas gajnis per „Kantate zur Olympiade 1936“ op. 28 la arĝentan medalon. La kantatoteksto devenas de la nurenberga Karl Bröger.

Kurt Thomas verkis trivoluman Lehrbuch der Chorleitung (instrulibro pri ĥordirektado), kiu estis denove eldonita, ekde 1991 tamen en kompletigita kaj reviziita formo.

Pridisputata estas la rolo de Thomas dum la naziisma epoko pro sia posteno kiel direktoro de la Muza Gimnazio en Frankfurto ĉe Majno (1939–1945), kiu validis kiel elita lernejo kaj modelprojekto de la nazioj. Pro tiu kaŭzo oni komence malhelpis en 2004 la nomadon de probsalono en la nova Haus der Chöre (domo de la ĥoroj) en Frankfurto samkiel la muntadon de memorplakedo ĉe la preĝejo Dreikönigskirche je Frankfurto. La rolo de Kurt Thomas dum la nazia epoko nun ne estas definitive klarigita. La 8-an de majo 2006 oni tamen muntis laŭ decido de la estraro de la paroko de Dreikönigskirche informtabulon (lila) ĉe Dreikönigskirche, kiu ankaŭ indikas la agadon de Kurt Thomas ĉe la preĝejo.

Thomas estis entombigita sur la tombejo de Berlebeck ĉe Detmold.

Lia filo estas violonĉelisto kaj komponisto Werner Thomas-Mifune (*1941).

Verkoj

  • Meso en a-minoro, op. 1 (1924)
  • Markuspassion (1927)
  • Psalmo 137 (An den Wassern zu Babel saßen wir) por 2 kvarvoĉaj ĥoroj akapelaj (1928)
  • Weihnachtsoratorium op. 17 (1930/31)
  • Orgenvariacioj op. 19 pri la popolkanto "Es ist ein Schnitter, heißt der Tod" (1932)
  • Kantate zur Olympiade op. 28 (1936)
  • Solena muziko por orgeno, op. 35
  • Saat und Ernte, op. 36 (oratorio)
  • Eichendorff-Kantato, op. 37 (1938)
  • Pluraj motetoj, inter ili:
    • Fürwahr, er trug unsre Krankheit
    • Gott wird abwischen alle Tränen
    • Jauchzet Gott alle Lande
    • Herr, sei mir gnädig
    • Herr, ich habe lieb die Stätte deines Hauses
    • Von der ewigen Liebe op. 21
  • Tri verperkantoj por mezosoprano kaj piano laŭ vortoj Wolfram Brockmeier (1943)

Literaturo

  • Neithard Bethke: Kurt Thomas. Studien zu Leben und Werk. Merseburger, Kassel 1989, ISBN 3-87537-232-8.
  • Werner Heldmann: Musisches Gymnasium Frankfurt am Main 1939-1945. Eine Schule im Spannungsfeld von pädagogischer Verantwortung, künstlerischer Freiheit und politischer Doktrin. Peter Lang, Frankfurt 2004, ISBN 3-631-51987-7.
  • Manfred Kluge (Hg.): Chorerziehung und neue Musik. Für Kurt Thomas zum 65. Geburtstag. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1969.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Neithard Bethke: Kurt Thomas. Studien zum Leben und Werk. Merseburger, Kassel 1989, S. 41ff.
  2. 2,0 2,1 2,2 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, S. 611–612.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kurt Thomas (komponisto) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3213664 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)

Read other articles:

Nothing SeriousPoster rilis resmiNama lainHangul연애 빠진 로맨스 Alih Aksara yang DisempurnakanYeonae Ppajin Romaenseu SutradaraJeong Ga-youngProduserLee Jaemin Im Eun-jeongDitulis olehJeong Ga-youngPemeranJeon Jong-seo Son Seok-gu Gong Min-jungPerusahaanproduksiCJ ENM Twelve JourneyDistributorCJ ENMTanggal rilis 24 November 2021 (2021-11-24) Durasi95 menitNegaraKorea SelatanBahasaKoreaPendapatankotorTemplat:Estimated US$717,138[1] Nothing Serious (Hangul: �...

 

يفتقر محتوى هذه المقالة إلى الاستشهاد بمصادر. فضلاً، ساهم في تطوير هذه المقالة من خلال إضافة مصادر موثوق بها. أي معلومات غير موثقة يمكن التشكيك بها وإزالتها. (مارس 2023)   لمعانٍ أخرى، طالع سياح (توضيح). هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإض...

 

Questa voce o sezione sull'argomento personaggi dell'animazione non cita le fonti necessarie o quelle presenti sono insufficienti. Puoi migliorare questa voce aggiungendo citazioni da fonti attendibili secondo le linee guida sull'uso delle fonti. Questa voce o sezione su un'opera di fantasia tratta elementi di un mondo immaginario senza adeguati riferimenti al mondo reale. Cita le opere in cui gli elementi compaiono, e con quale ruolo; aggiungi informazioni da fonti affidabili su realiz...

التهاب الأوعية اللمفية معلومات عامة الاختصاص علم الأوعية  من أنواع اضطراب مناعي،  وعدوى المكورة العقدية  [لغات أخرى]‏،  وخمج جرثومي،  ومرض لمفاوي  الأسباب الأسباب عقدية مقيحة[1]  التاريخ وصفها المصدر الموسوعة السوفيتية الكبرى  [لغات أخرى]R...

 

جزء من سلسلة مقالات حولالإسلام العقيدة الإيمان توحيد الله  الإيمان بالملائكة الإيمان بالكتب السماوية الإيمان بالرسل والأنبياء الإيمان باليوم الآخر الإيمان بالقضاء والقدر أركان الإسلام شهادة أن لا إله إلا الله وأن محمد رسول الله إقامة الصلاة  إيتاء الزكاة  صوم رم�...

 

Dutch World War II and genocide research organization NIOD Institute for War, Holocaust and Genocide StudiesPredecessorNetherlands Institute for War DocumentationCenter for Holocaust and Genocide StudiesFormation8 May 1945PurposeNIOD’s area of work covers the 20th and 21st century, with a focus on research into the effects of wars, the Holocaust and other genocides on individuals and society.[1]HeadquartersAmsterdamLocationNetherlandsStaff 58 (49.61 FTE) per 31 December 2014[2&#...

Islas VírgenesVirgin Islands Territorio británico de ultramarBanderaEscudo Lema: Vigilate (latín: 'Permaneced atentos') Himno: God Save the King Himno local: Oh, Beautiful Virgin Islands Coordenadas 18°26′42″N 64°32′24″O / 18.445, -64.54Capital Road Town • Población 9100 (2003 est.)Idioma oficial InglésEntidad Territorio británico de ultramar • País Reino UnidoMonarcaGobernadorPremier Carlos IIIJohn RankinAndrew FahieEventos históricos Del Reino...

 

1942 film A Gust of WindDirected byWalter FelsensteinWritten byGiovacchino Forzano (play)Roland SchachtWalter FelsensteinProduced byFred LyssaStarringPaul KempMargit DebarElsa WagnerCinematographyE.W. FiedlerEdited byIlse VoigtMusic byFriedrich SchröderProductioncompanyTobis FilmDistributed byDeutsche FilmvertriebsRelease date 23 April 1942 (1942-04-23) Running time76 minutesCountryGermanyLanguageGerman A Gust of Wind (German: Ein Windstoß) is a 1942 German musical film direc...

 

منتخب موريتانيا لكرة القدم معلومات عامة بلد الرياضة  موريتانيا الفئة كرة القدم للرجال  رمز الفيفا MTN  الاتحاد الاتحادية الموريتانية لكرة القدم كونفدرالية كاف (أفريقيا) الملعب الرئيسي الملعب الأولمبي (نواكشوط) الموقع الرسمي الموقع الرسمي  الطاقم واللاعبون المدر...

BermimpiAlbum studio karya Base JamDirilis1996GenrePopDurasi38:31LabelMusica StudiosKronologi Base Jam Bermimpi (1996) Dua (1997)Dua1997 Bermimpi merupakan album musik pertama karya Base Jam yang dirilis pada tahun 1996. Lagu utamanya ialah Bermimpi dan Terima Kasih. Base Jam terdiri dari Adon (vokal), Sigit (vokal), Aris (gitar), Adnil (gitar), Anya (keyboard), Sita (bass) dan BS (drum). Di awal kemunculannya, Base Jam langsung mendapat tempat di industri musik Indonesia. Bermimpi adalah...

 

إسحاق حوفي معلومات شخصية الميلاد 25 يناير 1927   تل أبيب  الوفاة 15 سبتمبر 2014 (87 سنة)   رمات غان  مواطنة إسرائيل  مناصب مدير الموساد   في المنصب1974  – 1982  الحياة العملية المهنة سياسي،  وضابط،  وضابط استخبارات  اللغات العبرية  موظف في موساد  الخدمة ا...

 

Pour les articles homonymes, voir Adkins. Cet article est une ébauche concernant un musicien ou chanteur de rock. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Jim AdkinsJim AdkinsBiographieNaissance 10 novembre 1975 (48 ans)MesaNationalité américaineFormation Mountain View High School (en)Activités Chanteur, guitaristePériode d'activité Depuis 1993Autres informationsMembre de Jimmy Eat WorldInstrum...

For the government rules Taiwan since 1945, see Government of the Republic of China. This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Government-General of Taiwan – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (December 2018) (Learn how and when to remove this message) Government-General of Taiwan臺灣總督�...

 

Katlanovo Катланово Administration Pays Macédoine du Nord Municipalité Petrovets Démographie Population 769 hab. (2002) Géographie Coordonnées 41° 53′ 40″ nord, 21° 40′ 59″ est Altitude 285 m Localisation Géolocalisation sur la carte : Macédoine du Nord Katlanovo Géolocalisation sur la carte : Macédoine du Nord Katlanovo Géolocalisation sur la carte : Europe Katlanovo modifier  Katlanovo (en macédonien ...

 

Former district in Yamanashi Prefecture, Japan This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Higashiyamanashi District, Yamanashi – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (February 2024) (Learn how and when to remove this message)You can help expand this article with text translated from the correspon...

Jim FurykNazionalità Stati Uniti Altezza188 cm Peso84 kg Golf Palmarès OroU.S. Open 2003   Modifica dati su Wikidata · Manuale James Michael Furyk (West Chester, 12 maggio 1970) è un golfista statunitense. Il suo successo più importante è stata la vittoria negli U.S. Open, uno dei quattro tornei major del circuito, ottenuta nel 2003. Tra il 1999 e il 2008 è stato per 250 settimane tra i primi dieci giocatori dell'Official World Golf Rankings, raggiungendo come migliore p...

 

British Army officer (born 1970) Sir Roland WalkerLieutenant General Walker in 2023Birth nameCharles Roland Vincent WalkerNickname(s)RolyBorn (1970-05-14) 14 May 1970 (age 54)Nairobi, KenyaAllegianceUnited KingdomService/branchBritish ArmyYears of service1990–presentRankGeneralUnitGrenadier GuardsCommandsChief of the General Staff (2024–)Deputy Chief of the Defence Staff (2021–24)Director Special Forces (2018–21)12th Armoured Infantry Brigade (2013–15)1st Battalion, Grenad...

 

Brunstattcomune Brunstatt – Veduta LocalizzazioneStato Francia RegioneGrand Est Dipartimento Alto Reno ArrondissementMulhouse CantoneBrunstatt TerritorioCoordinate47°43′N 7°19′E47°43′N, 7°19′E (Brunstatt) Altitudine284,5, 240 e 353 m s.l.m. Superficie9,66 km² Abitanti6 458[1] (2019) Densità668,53 ab./km² Altre informazioniCod. postale68350 Fuso orarioUTC+1 Codice INSEE68056 CartografiaBrunstatt Sito istituzionaleModifica dati su Wikidata...

Coppa del mondo per club FIFA 2013FIFA Club World Cup Morocco 2013كأس العالم لنادي الفيفا 2013 Logo della competizione Competizione Coppa del mondo per club FIFA Sport Calcio Edizione 10ª Organizzatore FIFA Date dal 12 dicembre 2013al 21 dicembre 2013 Luogo  Marocco (2 città) Partecipanti 7 Impianto/i 2 stadi Sito web Sito ufficiale Risultati Vincitore Bayern Monaco(1º titolo) Secondo Raja Casablanca Terzo Atlético Mineiro Quarto Guangzhou E. Statistiche ...

 

Range of tones a certain voice type can reliably produce Vocal registers Highest  Whistle  Falsetto  Modal  Vocal fryLowest vte A vocal register is a range of tones in the human voice produced by a particular vibratory pattern of the vocal folds. These registers include modal voice (or normal voice), vocal fry, falsetto, and the whistle register.[1][2][3] Registers originate in laryngeal function. They occur because the vocal fol...