Kurlo estas komuna nomo por la birdoj el la genro Numenius, grupo de ok specioj de vadbirdoj de la familio de Skolopedoj, karakterizitaj de longa fajna subenkurvita beko kaj ĉefe bruna plumaro kun malmulta laŭsezona ŝanĝo. Ili estas unu el la plej antikvaj grupoj de vadbirdoj Skolopedoj, kune kun limozoj kiuj aspektas similaj sed havas rektajn bekojn (Thomas, 2004). En Eŭropo "Kurlo" kutime uzeblas por unu el la specioj, nome Granda kurlo Numenius arquata.
Kurloj manĝas ĉe koto aŭ tre milda grundo, serĉante vermojn kaj aliajn senvertebrulojn per siaj longaj bekoj. Ili predas ankaŭ krabojn kaj similajn predojn.
Specioj laŭ taksonomia ordo
- Malgranda kurlo, Numenius phaeopus,
- Maldikbeka kurlo, Numenius tenuirostris, (endanĝerita specio, eble formortinta),
- Granda kurlo aŭ Eŭrazia kurlo, Numenius arquata,
- Longbeka kurlo, Numenius americanus,
- Orienta kurlo, Numenius madagascariensis,
- Nana kurlo, Numenius minutus,
- Eskimokurlo, Numenius borealis, (endanĝerita specio, eble formortinta),
- Pacifika kurlo, Numenius tahitiensis.
Malfrua Eocena fosilia Limosa gypsorum el Francio estis dekomence lokita ene de genro Numenius kaj ja povas fakte aparteni al tiu (Olson, 1985).
La Longvosta tringo (Bartramia longicauda) estas rara birdo plej proksima parenco de kurloj (Thomas, 2004). Ĝi diferencas el tiuj pro ties flavaj kruroj, longa vosto kaj pli mallonga kaj malpli kurva beko.
La ŝtonturnuloj ne estas veraj kurloj de la familio Skolopedoj, sed membroj de la familio Burinedoj, kiu estas en la sama ordo de ĥaradrioformaj, sed iom malproksime.
Bildaro
Referencoj
- Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8
- Olson, Storrs L. (1985): Section X.D.2.b. Scolopacidae. In: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eds.): Avian Biology 8: 174-175. Academic Press, New York.