Moluka skolopo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moluka skolopo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Skolopoj Scolopax
Specio: S. rochussenii
Scolopax rochussenii
Schlegel, 1866
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Moluka skolopo, Scolopax rochussenii, konata ankaŭ kiel Obia skolopo estas mezgranda vadbirdo -ĝis 40 cm longa- de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, kiun nomigas la genro, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa, malhela kaj mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro nigre striita supre kaj flavoranĝa sube, ĉiomarkita de larĝaj flavecaj punktoj. Tiu specio estas la plej granda de la skolopoj, 25 % pli grandaj ol la Eŭrazia skolopo.

Temas pri endemismo en Indonezio; la Moluka skolopo, Scolopax rochussenii, estas limigita al du etaj insuloj de Norda Malako. Ĝi estas konata nur el ok ekzempleroj, la plej malfrua kolektita en 1980. Nenion oni konas pri ties kutimoj.

Pro perdo de sia medio kaj limigo de ĝi tiu specio estas konsiderata kiel endanĝerita ĉe Ruĝa Listo IUCN de minacataj species.

Referenco

Eksteraj ligiloj