Tiu surloke abunda mevo reproduktiĝas en grandaj kolonioj en kanejoj aŭ marĉoj. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn en nesto ĉu surgrunda ĉu flosanta. Kiel plej granda parto de la mevoj, tiu specio estas tre socia vintre, kaj dum manĝado kaj dum ripozado. Kvankam ĝi estas ĉefe marborda aŭ estuara birdo, ĝi ne estas pelaga (enmara) specio, kaj ĝi estas malofte vidata en mare malproksime de tero.
Aroj da centoj aŭ miloj de tiuj mevoj povas formiĝi kiam la manĝokondiĉoj taŭgas.
Temas pri bruema specio, ĉefe ĉe kolonioj. La voĉo estas raŭka “kaŭ-kaŭ-kaŭ” kvazaŭ korveca.
Aspekto
La Grizkapa mevo (Larus cirrocephalus) estas iomete pli granda ol la Ridmevo kaj 41 ĝis 43 cm longa. Somera plenkreskulo havas helgrizan kapon (kaj blankajn nukon kaj kolon, kiuj estas separitaj de la kapo per pli malhelgriza nuanca strieto), grizan supran korpon, pli malhela ol tiu de la Ridmevo, kaj malhelruĝajn bekon kaj krurojn. La nigraj pintoj de la flugiloj havas rimarkindajn blankajn "spegulojn". La supraj flugiloj estas malhelgrizaj kun nigraj pintoj. La griza kapo perdiĝas vintre kontraŭ nur malhelaj strioj. La nuko, kolo, brusto,ventro kaj vosto estas blankaj. La okuloj estas helaj kun ruĝa okulringo.
Ambaŭ seksoj estas similaj. La sudamerika raso estas iomete pli granda kaj pli heldorsa ol la afrika subspecio. Tiu mevo atingas post du jarojn la plenkreskan plumaron. Unujaruloj havas nigran finan vostostrion kaj pli malhelajn zonojn en la flugiloj.
Dumfluge la flugiloj aspektas pli larĝaj kaj senkoloraj ol tiuj de la Ridmevo.