La tri specioj de Galinaga tringo estas mezgrandaj longbekaj vadbirdoj. Ili similaspektas kun limozoj laŭ korpo, bekoformo kaj ruĝaj subaj partoj somere, sed ili estas multe pli mallongkruraj, kiel Galinagoj al kiuj ili estas iamaniere pli proksimaj parencoj (Thomas kaj aliaj, 2004). Ĉiuj tri estas tre striktaj migrantaj specioj.
La du nordamerikaj specioj estas malfacile diferenceblaj laŭ ĉiu plumartipo kaj estis konsiderataj ununura specio dum multaj jaroj. La azia birdo estas rara kaj ne tre bone konata.