Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Krotonata acido estas mallongĉena nesaturita karboksilata acido, blanka substanco kiu kristaliĝas el la varma akvo sub la formo de nadloj. Ĝi nomatas krotonata acido pro tio ke oni erare pensis ke ĝi estas sapiga produkto de la krotona oleo. La cis-izomero de la krotonata acido nomiĝas izokrotonata acido. La saloj de la krotonata acido nomiĝas krotonatoj.
Krotonata acido estis malkovrita en la semoj de la Codiaeum variegatum fare de la franca kemiisto kaj apotekisto Pierre Joseph Pelletier (1788-1842) kaj Joseph Caventou (1795-1877)[2] per sapigo de la krotonoleo, aldonante tartratan acidon kaj distilante ĝin. Tamen, ĝi estis pri bone karakterizita de la germana kemiisto Karl von Schlippe (1798-1867).
Kun halogenidoj (kloro aŭ bromo) ĝi estigas 2,3-duhalogenbuteratajn acidojn:
Reakcio 3
La elektrofila aldono de hidrogena bromido estigas 3-buteratan acidon. La anstataŭa normo okazas pro la elektrono-retiranta efekto de la karboksilata grupo. La karbena jono estas pli stabila en la pozicio 3, la loko kie la bromo aneksiĝas.
Reakcio 4
La 2,3-duhidroksobuterata acido estiĝas per interagado de alkala solvaĵo de kalia permanganato:
Reakcio 5
En ĉeesto de acetata acido eblas estigi la krotonatan anhidridon:
Reakcio 6
Per interagado de la krotonata acido kun metanolo aŭ etanolo en ĉeesto de sulfata acido kiel katalizilo eblas prepari la korespondajn esterojn:
Reakcio 7
Krotonata acido reakcias kun hipoklorita acido por doni 2-kloro-3-hidrokso-buteratan acidon.