Krasnovko (ruse Красновка, ukraine Краснівка, krime-tatare Krasnovka) estas relative nova vilaĝo en la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 615 homoj[1].
Geografio
La vilaĝo situas en la orienta parto de la Simferopola distrikto apud malgranda rivereto Ĉujunĉa (dekstra alfluanto de Salgiro) ĉirkaŭ 5 kilometrojn oriente de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Mazanko (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron norde) kaj Lesnoselo (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron oriente).
Historio
La unuaj domoj sur la teritorio de la nuna vilaĝo aperis fine de la 19a jarcento[2]; komence de la 20a jarcento en la vilaĝo loĝis 100 homoj (laŭ la informoj sur la apudvilaĝa informa fosto)[2]. La unua fidinda skriba mencio pri la vilaĝo aperis en 1915 (tiam ĝi estis menciita sub la nomo Novo-Aleksandrovka). La alinomado de la vilaĝo al Krasnovko (tiu nomo venas de la rusa vorto krasnij — ruĝa) plej verŝajne okazis komence de la 1930aj jaroj, ĉar en la listo de la krimeaj loĝlokoj, preparita por la tutsovetia censo de la jaro 1926, la vilaĝo aperas ankoraŭ kiel Novo-Aleksandrovka, dum sur la mapo de la jaro 1938 la vilaĝo jam estas indikita sub la moderna nomo[3].
Ĝis la komenco de la 1990aj jaroj la vilaĝo estis sufiĉe malgranda: laŭ la rezultoj de la tutsovetia censo de la jaro 1989 en ĝi loĝis nur 34 homoj. Tamen, en la 1990aj jaroj la vilaĝo rimarkinde kreskis (verŝajne pro la alfluo de la krime-tatara loĝantaro, reveninta en Krimeon post la deporto).
Nuntempo
Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 615 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 545 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 96,5 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 243[2].
La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj. En la vilaĝo troviĝas klubo[2].
Referencoj
Ligiloj