Akropolo (ruse Акрополис, ukraine Акрополiс, krime-tatare Akropolis) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Akropolo aperis en la 1990aj jaroj kiel la loko de amasa loĝado de grekoj, revenintaj en Krimeon post la deporto de la krimeaj grekoj (kiu okazis en la jaro 1944), kaj ricevis la statuson de vilaĝo la 15an de majo 2007[1]. Laŭ la informoj de la jaro 2007 en la vilaĝo loĝis 262 homoj[2].
La loĝloketo situas tre proksime al Simferopolo (fakte ĝi estas ĝia nord-orienta antaŭurbo) tuj ĉe la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio. Forme kaj aspekte ĝi tre similas ordinaran somerdoman terenon. Okcidente ĝi najbaras «nacian» loĝloketon Ajkavano.
Krom Simferopolon mem Ajkavano najbaras ankoraŭ du «naciajn» vilaĝetojn: Anajurton okcidente kaj Akropolon oriente.
La nomo de la loĝloketo havas helenan devenon (Ακρόπολη, akropolo).
Referencoj
Ligiloj