Kompakta spacoEn topologio, kompakta spaco[1] estas topologia spaco, sur kiu lokaj strukturoj (difinitaj laŭ iu kovraĵo — fibra fasko, ktp.) povas esti ĉiam konsiderata finie, ĉar la kovraĵo estas ĉiam anstataŭebla per finia subkovraĵo.[2] Tial, kompakta spaco estas iasence “finie malgranda” kaj tial ofte facile traktebla. Sub malfortaj kondiĉoj (nome, aksiomo de Hausdorff) ĉiu kompakta subaro estas fermita subaro. En metrika spaco, ĉiu kompakta subaro estas barita subaro. DifinoMalfermita kovraĵo de topologia spaco estas familio de malfermitaj subaroj , indicita laŭ , kies kunaĵo estas la tuta spaco: Subkovraĵo de malfermita kovrilo estas sub-familio , , kiu estas mem malfermita kovraĵo: Finia subkovraĵo estas, kompreneble, subkovraĵo , kies aro de indicoj estas finia aro. Topologia spaco estas kompakta, se ĉiu malfermita subkovraĵo de havas finian subkovraĵon. Kompakta subaro de topologia spaco estas subaro, kiu estas kompakta topologia spaco kiam ĝi estas rigardata kiel (memstara) topologia spaco. TeoremojJen iuj teoremoj pri kompaktaj spacoj.
Kompakteco en eŭklida spacoPor ĉiu subaro de eŭklida spaco Rn, kvar jenaj kondiĉoj estas ekvivalentaj:
En alia spacoj ĉi tiuj kondiĉoj povas esti aŭ ne esti ekvivalentaj, depende de propraĵoj de la spaco. Ekzemploj
HistorioLa koncepton kompakteco difinis la franca matematikisto Maurice René Fréchet en 1906. Terminologia konfuzo ekzistas inter lingvoj. En la angla, la ĝenerala koncepto de kompakteco estas la ĉi-supra difino; tio estas ankaŭ la difino en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.[1] En la franca, tamen, “kompakta spaco” (france espace compact) ofte signifas haŭsdorfan kompaktan spacon. Notinde, la grava franca matematikista grupo Nicolas Bourbaki uzas la terminon kompakteco en tiu senco. Laŭ tiuj aŭtoroj, la anglalingva kompakta spaco nomiĝas kvazaŭkompakta spaco, kaj la anglalingva hausdorfa kompakta spaco nomiĝas kompakta spaco. ReferencojEksteraj ligiloj |