Kjonĝu![]()
Gjongĝu (koree 경주시, laŭ ĉinaj literoj 慶州市) estas universitata urbo en Sud-Koreio. Kultura strato en Kjonĝu ![]() Domoj en Kjonĝu Universitata Biblioteko en Kjonĝu Universitato en Kjonĝu Bazaj informoj
Poŝto en Kjonĝu ![]() Urbodomo GeografioGjongĝu situas sur ebenaĵo en sudorienta parto de la lando. Multaj malaltaj montoj estas disaj ĉirkaŭ la grandurbo. La Orienta Maro troviĝas 28, Deguo 55, Seulo 277 km [1]. HistorioGjongĝu (pli frue Sorabol (서라벌, 徐羅伐), poste Gumsong (금성, 金城) estis ĉefurbo de la praa regno Sila (57 a.K. - 935 p.K.), kiu regis proksimume du trionojn de la Korea Duoninsulo inter la 7-a kaj 9-a jarcentoj. Amasego da arkeologiaj lokoj kaj kulturaj trajtoj de tiu periodo restis en la urbo. Gjongĝu ofte estas referita kiel "la muzeo sen muroj". En 940 oni ekuzis la hodiaŭan loknomon kun signifo "Bondezira distrikto". En la 13-a jarcento la mongoloj, en la 20-a la japanoj atakis la urbon. Dum la Korea Milito ne okazis tie bataloj. En 1955 Gjongĝu pligrandiĝis kun la najbareco, samtempe ĝi ricevis urban statuson. EkonomioEn Gjongĝu dum la ĉefurba periodo frue formiĝis la komercado, sed nun la turismo estas la plej grava. En la 1970-aj jaroj la granda tutlanda industria evoluo tuŝis ankaŭ tiu ĉi urbon. La agrikulturo daŭre estas grava en la malproksimaj regionoj de Gjongĝu. La tri universitatoj reflektas la unikan rolon de la urbo. ![]() Pagodo Nacia Muzeo ![]() Mezlerneja instituto KlimatoEn Gjongĝu jare pluvas po 1222 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro pli ofte pluvas (musono-sezono). La averaĝa jara temperaturo estas 12,2 °C. TrafikoGjongĝu estas ligita al la tutlandaj relo- kaj aŭtovojoretoj. Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
Fontoj
|