Kaŭabata Jasunari

Kaŭabata Jasunari
Nobel-premiito
Persona informo
川端 康成
Naskiĝo 11-an de junio 1899 (1899-06-11)
en Osako,  Japana Imperio
Morto 16-an de aprilo 1972 (1972-04-16) (72-jaraĝa)
en Zushi, Gubernio Kanagaŭa,  Japanio
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio budhismo vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Loĝloko Toyokawa • Kamakura vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Tokio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Hideko Kawabata (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Kaori Kawabata (en) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
scenaristo
romanisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Japanio vd
Aktiva dum 1924– vd
Verkado
Verkoj The Dancing Girl of Izu ❦
Snow Country ❦
Thousand Cranes ❦
The Old Capital ❦
The House of the Sleeping Beauties ❦
The Sound of the Mountain vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KAŬABATA Jasunari, ankaŭ kiel Yasunari Kawabata (japane 川端 (かわばた) 康成 (やすなり) [kaŭa-bata jasu-nari]; naskiĝis la 14-an de junio 1899 en Kita-ku, Osaka; mortis la 16-an de aprilo 1972) estis japana verkisto kaj gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1968.

Kawabata estas la unua japano kaj tria aziano, persono de azio, (post Rabindranath Tagore kaj S.J. Agnon) kiu gajnis la Nobelpremion por Literaturo.

Vivo

Kawabata estis filo de kuracisto. Kiam li havis tri jarojn, ambaŭ gepatroj jam mortis kaj li ekloĝis ĉe la avino. En 1917 Kawabata ekstudis en la 1-a altlernejo (nun Universitato de Tokio). Dum siaj studentaj jaroj li vojaĝis al Izu (duoninsulo). Surbaze de la vojaĝo li ekaperis en la literatura mondo per Izu no odoriko (Dancistino de Izu) en 1927. En 1920, li ekstudis en Tokia Universitato, en sekcio de anglalingva literaturo. En sekvinta jaro li transiĝis en sekcion de japanlingva literaturo. En 1924 li diplomiĝis.

En 1937 aperis lia romano Yukiguni (Neĝa lando), frosta rakonto de amrilato inter tokia riĉulo kaj provinca gejŝo en fora varmfonta urbeto. Per Yukiguni Kawabata fariĝis unu el la ĉefaj verkistoj de Japanio kaj la romano tuj fariĝis klasika. Senbazuru (Mil gruoj) daŭrigis iujn temojn de Yukiguni.

Aldone al lia literatura verkado, Kawbata ankaŭ estis raportisto por la ĉiutaga gazeto Mainichi Shinbun ((毎日新聞) en Osako kaj Tokio. Lia sperto de la eventoj de la dua mondmilito, kaj la perdo de amatoj en infanaĝo, multe influis lin kaj lian verkadon.

En 1968, li akiris premion Nobel de Literaturo.

Li sinmortigis en 1972 sen testamento. Pri tiu ĉi temo estis elmetitaj kelkaj teorioj, kiuj interalie estis grava malsano aŭ la efiko de la sinmortigo de Mishima Yukio, kiu kaŭzis grandan polemikon en Japanio, sed la manko de skriba klarigo pri liaj motivoj postlasis la misteron ĉirkaŭ lia foriro.

En la jaro 1995 la libana verkisto Raŝid ad-Daif skribis romanon Azizi as-sayyid Kawabata (Kara sinjoro Kawabata). En tiu romano la heroo skribas sian viv-konfeson al Kawabata.

Verkoj

  • Izu no odoriko (japane 伊豆 (いず)踊子 (おどりこ), "Dancistino de Izu")
  • Yukiguni (japane  (ゆき) (ぐに), "Neĝa lando", 1937)
  • Senbazuru (japane  (せん)羽鶴 (ばづる), "Mil gruoj", 1949-52)
  • Yama no oto (japane  (やま) (おと), "La sono de la monto", 1949-54)
  • Nemureru bizyo (japane  (ねむ)れる美女 (びじょ), "Dormanta belulino", 1960)
  • Koto (japane 古都 (こと), "La malnova metropolo", 1961)
  • Utsukushisa to kanashimi to (japane 美しさと悲しみと, "Beleco kaj tristeco", 1965)
  • Mizuumi (japane みづうみ, "La Lago", 1954)
  • Meizin (japane 名人 (めいじん), "La mastro de goo", (1972)

En Esperanto aperis