En 1844 ekis la konstruo de la Turingia fervoja linio de Erfurto al Gotha, kiu kondukis tra Stedten. Gustav von Keller iĝis la unua turingia fervojdirektoro. Kvar jarojn poste li estis deputito por Erfurto ĉe la Nacia Asembleo (Germanio 1848).
Barbara forigo en la 20-a jarcento
En 1938 transprenis Franz von Keller la kastelon kaj bienon en Stedten; tiu vilaĝero apartenis ekde 1923 al Bischleben. En la 10.9.1945 la Soveta militadministracio (SMAD) en Germanujo faris terenan reformon. La grafoj von Keller senkompence eksproprietigitis kaj forpelitis. Ili pluse estis - je kelkaj metroj malantaŭ la vilaĝolimo - atakitaj kaj prirabitaj. Poste iliaj bienoj dividitis kaj la bienaj ejoj malkonstruitis.
Surbaze de la SMAD-ordono nr 209 pri la forigo de posedaĵoj de germanaj nobeloj eksplodigitis en 1948 ankaŭ Kastelo Stedten. Altvaloraj artaĵoj, pentraĵoj, la biblioteko kaj arkivo (kiuj datumis ĝis la 16-a jarcento) aŭ disdonitis al nekonatuloj aŭ barbare detruitis.
En 1999 amikara societo "Freundeskreis Schloß Stedten e.V." reunuiĝis la unuan fojon por memorigi la destinon de la kastelo kaj de ĝiaj sinjoroj.
Literaturo
Hans-Peter Brachmansk]: Wiederentdeckungen des Schlosses Stedten bei Erfurt. Rockstuhl, Bad Langensalza 2012, ISBN 978-3-86777-448-2.
Hans Peter Brachmanski: Auszüge aus dem Gästebuch von Schloss Stedten ab 1868. Rockstuhl, Bad Langensalza 2004, ISBN 3-937135-70-7.