Kantono Ĝenesio (angleGenesee County) estas kantono, kiu troviĝas en okcidenta Nov-Jorkio, Usono. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 58 388 loĝantojn. La ĉefurbo estas Batavio (angle Batavia), kiu aludas al antikva regiono kaj ties ĝermanaj gentanoj, la batavoj, en nuna Nederlando kaj celas honorigi fruajn nederlandajn setlantojn de la kantona teritorio.
Historio
La prahistorio de la homo komenciĝis ĉirkaŭ antaŭ inter 10.000 kaj 12.000 jaroj. Kune kun mastadontaj dentoj, dentegoj, makzelo, kaj aliaj bestaj ostoj arĥeologoj trovis variecon de homfaritaj iloj, ceramikaĵoj, metaloj, kaj ledo. Tiu signifas, ke homoj loĝis tie dum longa tempo.
Kiam kantonoj estis kreitaj en Nov-Jorkio en la jaro 1683 la nuntempa Kantono Ĝenesio estis parto de Kantono Albany. Ĉi tiu kantono estis grandega, enhavinta la nordan parton de Nov-Jorkio kaj la tutan landon de la nuntempa subŝtato de Vermonto, kaj teorie la landon al la Pacifika Oceano. Ĉi tiu kantono estis reduktita la 3-an de julio 1766 per la kreado de Cumberland County kaj ree la 16-an de marto 1770 per la kreado de Kantono Gloucester.
La 12-an de marto 1772 Kantono Albany estis fendita en tri partojn. Unu de la partoj nomiĝis Kantono Tryon kaj enhavis la okcidentan parton. Ĉi tiu kantono estis renomita Kantono Montgomery pro Richard Montgomery, generalmajoro dum la Usona Milito de Sendependeco.
La tuta lando, kiun la nuntempa Kantono Ĝenesio enhavis, estis parto de la Holanda Landaĉeto (angle Holland Land Purchase) en la jaro 1793. La landon vendis la Holanda Landfirmao (angle Holland Land Company) el ĝia oficejo en Batavio. La tutan landon en okcidenta Nov-Jorkio enhavis la nove kreitan Kantonon Ĝenesio.
Kantono Ĝenesio estis kreita el 18.000 km² landopartigo de Kantono Ontario.
La 7-an de aprilo 1806 la areo de Ĝenesio estis reduktita al 14.400 km² pro landopartigo, kiu iĝis Kantono Allegany.
La 23-an de februaro 1821 la areo de Ĝenesio estis denove reduktita al 3.800 km² pro malsimpla landopartigo, kiu iĝis Kantono Livingston kaj Kantono Monroe.
La 15-an de aprilo 1825 nova landopartigo reduktis la areon de Ĝenesio al 2.700 km², kaj ĉi tiu landopartigo iĝis Kantono Orleans.
La 1-an de majo 1826 la landopartigo de Orleans estis ekzamenita, kaj 26 km² de lando sur la okcidenta landlimo estis redonita al Ĝenesio.
La 19-an de marto 1841 la areo de Ĝenesio estis denove reduktita al la 500 km², kiuj hodiaŭ formas la kantonon, pro landopartigo, kiu iĝis Kantono Wyoming.
Geografio
Laŭ la Usona Buroo de la Censo la kantono havas totalan areon de 1.282,0 km², de kiuj 1.279,5 km² estas lando kaj 2,6 km² (0,25%) estas akvo.
Kantono Ĝenesio estas orienta de la urbo de Bufalo kaj sudokcidenta de la urbo de Roĉestro en la orienta parto de Nov-Jorkio.