Kantono Nassau (angleNassau County) estas kantono, kiu troviĝas en la centra-okcidenta parto de Longinsulo, la plej suda parto de la subŝtato Nov-Jorkio en Usono. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 1 395 774 loĝantojn, igante ĝin la kvina plej popolriĉa distrikto en Novjorkio, post la urbopartoj Broklino, Kvinzo kaj Manhatano de Novjorko kaj post la najbara kantono Suffolk. La ĉefurbo estas Mineola, dum la plej granda urbo laŭ loĝantaro fakte estas Hempstead.