Kantono Suffolk (angleSuffolk County) estas kantono, kiu troviĝas en la orienta parto de Longinsulo, la plej suda parto de la subŝtato Nov-Jorkio en Usono. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 1 525 920 loĝantojn, igante ĝin la kvara plej popolriĉa distrikto en Novjorkio, post post la urbopartoj Broklino, Kvinzo kaj Manhatano de Novjorko. La ĉefurbo estas Riverhead, kvankam la plej multaj kantonaj oficejoj estas en Hauppauge, dum la plej granda urbo laŭ loĝantaro fakte estas Brookhaven.
La kantono estas nomata laŭ la kantono Suffolk en Anglio, de kie ĝiaj plej fruaj eŭropaj setlantoj venis.