János STEIN [ŝtajn], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Stein János Gábor estis hungara pentristo , altlerneja instruisto , vitralisto, mozaikisto.
János Stein [1] Arkivigite je 2018-05-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en Koloĵvaro (nuntempe Cluj , Rumanio ) la 14-an de junio 1874 kaj mortis en 1944 en Budapeŝto .
Pentraĵo de János Stein: Juna belulino kun floroj
Kariero
János Stein frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste artajn akademiojn de Berlino kaj Parizo . En la lasta urbego li lernis de Henri-Benjamin Constant de Rebeque , kaj Jean-Paul Laurens . Post lernado li studvojĝis al Britio , Belgio , Nederlando , poste li estis disĉiplo de Károly Lotz en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto (1900–1905). Li instruis en la Industriarta Altlernejo inter 1924 kaj 1930 , poste li pensiuliĝis. Li pentris freskojn por manĝejo de Landkunvenejo, por Katedralo de Eger , por parokipreĝejo de Nyíregyháza . Li projektis kaj pentris senpage murbildojn por sanktejo de romkatolika preĝejo de Szentpéter de Koloĵvaro (1905). Li faris kaj projektis ankaŭ mozaikojn kaj vitralojn .
En 2017 oni trovis 150 pentraĵojn de Stein, poste en Budapeŝto oni aranĝis ekspozicion .
Liaj pentraĵoj aŭ similaj artaĵoj
Utolsó ítélet (1908) [2]
vidu la dekstran kaj malsuprajn bildojn!
Liaj elektitaj disĉiploj
Libro
Művészeti bonctan (1905).
Fontoj