István Takács [iŝtvAn takáĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács István estis hungara pentristo.
István Takács[1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1901 en Mezőkövesd, li mortis la 21-an de aprilo 1985 en Mezőkövesd.
Biografio
István Takács maturiĝis en gimnazio loke, poste li akiris pentristan diplomon en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1927. Liaj plej gravaj majstroj estis János Stein, Géza László Udvary, Jenő Haranghy, Imre Simay kaj Gyula Szentiványi. Post la diplomo li vivis en Budapeŝto kaj edziĝis en 1934. Dum la 2-a mondmilito lia ateliero detruiĝis, tial li vivis plu ĝismorte en sia naskiĝurbo. Dum la socialismo li estis neglektita kaj li havis sakralajn mendojn. Resume li pentris ĉirkaŭ 300 preĝejajn freskojn, altarajn bildojn kaj similajn verkojn. Li uzis viglajn kolorojn kaj li ofte ĉerpis el la loka folkloro. Krom la sakralaĵoj li pentris ankaŭ pejzaĝojn, ĝenrojn, portretojn kaj aĵpentraĵojn.
Liaj profanaj pentraĵoj (elekto)
- Készülődő menyasszony
- Hímző leány
- memportreto
- en Mezőkövesd en la stacidomo, kulturdomo, geedziĝa halo, tombeja ĉambro
Liaj sakralaj murpentraĵoj (elekto)
Liaj ekspozicioj (elekto)
Fontoj
Referencoj