La 3-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 26-an de novembro 2005 en Hasselt (Belgio). Marcel Vanthilt kaj Maureen Louys prezentis la internacian finalon en la koncertejo Ethias Arena.
16 landoj partoprenis sed 17 donis punktojn per telefona balotado : Kipro retiris sin en oktobro sed povis elekti. La venkanto estis la belorusia kantistino Ksenija Sitnik (10 jaroj).
Faktoj
- 1-a partopreno: Rusio, Serbio kaj Montenegroю
- 8.500 spektantoj estis en la Ethias Arena.
- En 2003 estis nur du anglaj kantoj en la konkurso, nun estas kvin.
- La 3-an fojon Svedio atingis la 15-an lokon.
- Lorena Jelusić, la kantistino de Kroatio estas la fratino de Dino Jelusić, la venkinto en 2003.
Ligoj