Judoj por Jesuo (angle Jews for Jesus; akronime JfJ) estas kristana, evangelia misiista organizaĵo, kies dungitoj estas judaj kristanoj kaj kies agadoj ĉefe celas judojn por konverti ilin al kristanismo [1][2][3]. La oficiala devizo de la organizaĵo estas: " Ni ekzistas por fari la Mesianismon de Jesuo neevitebla koncepto por nia juda popolo tra la mondo".
Laŭdifine, la movado de Mesiaj Hebreoj estas klasifikita kiel religia sinkretismo ĉar ĝi miksas elementojn de judismo kaj kristanismo kaj kunfandas ilin en novan mondkoncepton [4][5]. Judoj por Jesuo vidas sin kiel juda organizaĵo, aserto kiu estas malaprobita fare de ĉiuj judaj konfesioj [6].
Simile al la aliaj movadoj en Mesia judismo, la membroj de la organizaĵo difinas sin kiel judojn kaj la plej granda parto de ili estas de juda origino. Ili uzas religiajn simbolojn, festojn kaj rakontojn de judaj fontoj, kaj donas al ili signifojn ligitajn al kristanismo.
Ĝiaj filioj situas tra Usono kaj en Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Francio, Germanio, Rusio, Sud-Afriko, Ukrainio, Anglio kaj Israelo.
Kredoj
Judoj por Jesuo aliĝas al la kredo de ĉefa kristanismo, nome ke Jesuo de Nazareto venis kiel la Mesio, priparolita de la profetoj de la Tanaĥo ( Malnova Testamento ), kiel la Filo de Dio kaj la dua persono de la Triunuo.
Mallonge, la religiaj kredoj de judoj por Jesuo estas tio:
- La Malnova kaj Nova Testamentoj estas la inspira kaj neerara Vorto de Dio
- Dio - la Kreinto, ekzistanta kiel Triunuo - estas perfekta, ĉioscia, ĉiopova kaj amas ĉiujn.
- Jesuo estas la Mesio kaj la dua persono de la Triunuo; Li naskiĝis el virgulino, vivis sen peko, mortis pro la pekoj de la tuta homaro kaj releviĝis el la mortintoj; Li revenos sur la teron en proksima estonteco
- Homo estas savita per fido al Jesuo, pentante pri siaj pekoj; savo ne povas esti atingita per faroj sole
- Paradizo estas la rekompenco de la savitoj; Infero estas loko de eterna konscia puno de perditaj animoj.
La doktrino de la organizaĵo ne diferencas de tiu de aliaj protestantaj kristanaj grupoj. Kiel la plej multaj protestantoj, Judoj por Jesuo kredas ke Israelo daŭre estas la "Interligo-Popolo" kaj la elektita popolo de Dio.
Agadoj kaj sintenoj
Judoj por Jesuo publikigas libretojn kun hebreaj tradukoj de la Nova Testamento, ili uzas popolkantojn kaj teatraĵojn de la Mesianaj Judoj, siajn proprajn plurlingvajn retejojn, kvaronjarajn dissendojn, semajnajn telefonvokojn kaj filmetojn por prozeliti judojn. La celgrupoj de ĝia misio estas ĉefe novaj enmigrintoj, pli maljunaj homoj, studentoj kaj familioj kun miksitaj religiaj alligitecoj.
Kritiko de judoj por Jesuo venas de kaj kristanaj kaj judaj flankoj. Ekzemple, tegmenta organizaĵo de diversaj kristanaj konfesioj en Vaŝingtono, akuzas judojn por Jesuo ke ĝiaj agadoj kontraŭdiras interreligian respekton kaj toleremon [7][8] [9].
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj