La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1214 en formo Nulos. En 1222 la kampoj apartenis al abatejo de Pannonhalma. La turkoj detruis la vilaĝon en 1529 kaj en 1683, intertempe en 1632 incendio okazis. En 1910 1287 da loĝantoj loĝis, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Nezsider, poste al Aŭstrio. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo.