En 895 hungaraj triboj okupis Karpatan basenon, tiu montara zono estis limozono. Hungara Reĝlando formiĝis en 1000. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1157 en formo Kiscen. Tiam oni komencis konstrui lignofortikaĵon kaj abatejon, sed poste laŭ ordono de Béla la 3-a la monaĥoj foriris kaj konstruiĝis impona fortikaĵo. Tiu defendis la regionon en 1241 kontraŭ la tataroj. Aŭstra princo Albert okupis la fortikaĵon en 1289, sube la komunumo estis jam urbo en 1427. En 1459 okazis komploto kontraŭ reĝoMatiaso, sed la reĝo en 1495 okupis ĝin. Ekde 1524 Güssing apartenis al hungara historia familioBatthyány (batjAni). La fortikaĵo graviĝis dum la kontraŭturkaj bataloj.
En 1910 Németújvár havis 2184 da loĝantoj (1175 aŭstroj, 984 hungaroj). Ĝis 1920 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, kies distriktejo ĝi estis. Escepte de unu vilaĝo la tuta distrikto nun apartenas al Aŭstrio.
Güssing famas pri renovigebla energio. En la 1990-aj jaroj urbestro Peter Vadasz disvolvis energian centralon, kiu produktis el lignaj forĵetaĵoj precipe gason, kiu donis elektron. Ankaŭ novaj laborpostenoj estiĝis. Baldaŭe oni profitis ankaŭ la agrikulturajn forĵetaĵojn. En 2005 Güssing produktis pli da varmoj kaj elektroj, ol la sufiĉo, do la urbo sendependiĝis plene de la aŭstra elektra, gasa kaj energia retoj.