Pli frue romianoj loĝis tie. En 895 hungaraj triboj okupis Karpatan basenon, en 907 venkis ĉe Bratislavo kaj ilia regno etendiĝis. Hungara Reĝlando formiĝis en 1000. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1317 en formo Ceel, en formo Rust en 1393. La turkoj detruis la komunumon en 1529 kaj en 1532. Urbomuro konstruiĝis en 1614. Rust iĝis libera reĝa urbo en 1681. Post la 17-a j.c. granda detruo ne okazis, la urbo estas plene de historiaj domoj. La Interna urboparto estas Monda Heredaĵo.