Weiden am See, hungare Védeny, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Neusiedl am See. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 426 loĝantoj.
Situo
Weiden am See situas sur ebenaĵo, laŭ norda bordo de Fertő, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Neusiedl am See-Pamhagen.
Historio
En 896 hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon. La vilaĝo akiris la rangon kampurbo en 1588. Ĝis 1920 Védeny apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Nezsider, poste al Aŭstrio.
Ĝemelkomunumo
Eksteraj ligiloj