Pama, kroate Bijelo Selo ("blanka vilaĝo"), hungare Lajtakörtvélyes, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Neusiedl am See. Komence de la jaro 2023 en la komunumo vivis 1 282 loĝantoj. La historia germana nomo estis Baumern.
Situo
Pama situas sur ebenaĵo laŭ la slovaka landolimo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Bratislavo-Vieno. Neusiedl am See troviĝas 24 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1208 en formo villa Kurthuel. La turkoj detruis kaj senhomigis la vilaĝon en 1529. Poste kroatoj refondis la vilaĝon. En 1910 1045 da loĝantoj loĝis, kroatoj en majoritato, hungaroj kaj aŭstroj en minoritato. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Rajka, poste al Aŭstrio. Post la 2-a mondmilito Ĉeĥoslovakio konstruis laŭ la limo ferkurtenon. Ekde 2008 ambaŭ landoj (komprenu: Slovakio) apartenas al interna zomo de Schengen, sekve la limo estas senĝene trairebla.
Vidindaĵo
Eksteraj ligiloj