Ingeborg-Bachmann-premio (germaneIngeborg-Bachmann-Preis) estas literatura konkurso kiun fondis en 1976 la urbo Klagenfurt en Aŭstrio memorante la verkistinon Ingeborg Bachmann.
Historio kaj pasigo
La ĵurnalisto kaj verkisto Humbert Fink kaj la tiama ORF-intendanto pri KarintioErnst Willner meze de la 1970-aj jaroj havis ideon okazigi literaturan konkurson laŭ la modelo de Gruppe 47. Ankaŭ Marcel Reich-Ranicki membris ĵurie. Ekde 1977 dum pluraj tagoj okazas Tage der deutschsprachigen Literatur do tagoj de germanlingva literaturo. Temas pri unu el la plej gravaj premioj siaspece.
Por 2020 la konkurso komence - pro la kronvirusa epidemio - deklaritis malokazonta.[1] Post protesto de pluraj ĵurianoj trovitis alternativa okazigformo.[2] kaj faritis versio virtuala.[3]
Antaŭe elektitaj konkursantoj legas dum tri tagoj siajn tekstojn ankoraŭ neeldonitajn (prozaĵoj respektive eltiraĵoj el ili; la laŭtlegado daŭras po 25 minutoj). La originalversio de la tekstoj nepre estu en la germana. Tiel la aŭskultantaro kaj la fakĵurio klagenfurtaj senpere estu konvinkitaj pri la kvalito de la voĉlegataj tekstoj. En 2008 reduktitis la nombro kaj de la ĵurianoj de naŭ al sep kaj de la legantoj de 18 al 14.
Ekde 2006 la gajnebla monsumo estas se 25.000 eŭroj. Ekde 2017 aljuĝatas paralele ankaŭ Deuschlandfunk-premio (pri 12.500 eŭroj) fare de la germana radistacio Deutschlandfunk. Samjare la kompleta konkurso rekte aŭskulteblas digitalradie.[4][5] Sume verŝitis en 2017 sumo de 62.500 euroj.
:* Preis des Landes Kärnten: Werner Fritsch: Cherubim II: Wenzel Heindl, DAS WERNERL
:* Stipendium der Kärntner Industrie: Anna Langhoff: Vier Texte: Das Notschlachtmesser in meiner Brust, Tausend Meter Herzsprung, Nordsees Odysseus, Die Notwendigkeit
:* Ernst-Willner-Stipendium: Irina Liebmann: Hast du die Nacht genutzt?
:* Den Literaturförderungspreis der Stadt Dachau vergaben die Autoren zu gleichen Teilen an das Dokumentationszentrum des Bundes jüdischer Verfolgter des Naziregimes in Wien und an die Vereinigung der Verfolgten des Nazi-Regimes