Wolfgang Hilbig (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1941 en Meuselwitz, Germanio, mortis la 2-an de junio 2007 en Berlino, Germanio) estis germana verkisto. En la socialisma ŝtato GDR, li edukiĝis kiel laboristo, kaj liaj poeziaj kreaĵoj estis akceptitaj senkomprene kaj suspekteme. En 1978 li estis enkarcerigita, iom poste rajtis translokiĝi al orienta Berlino, kaj en 1985 al FRG. Inter pluraj aliaj premioj, en 1993 li honoriĝis per la brandenburgia literatura premio.
Lia naskiĝdomo malkonstruitis en 2005. En la 8.10.2007[1] kaj 2009/10[2] okazis por li laŭtlegadaro en la oranĝejo de Kastelo Meuselwitz.
Notoj
Eksteraj ligiloj