Henry JamesHenry JAMES OM (Henriko Ĝejmzo, 15a de aprilo 1843 – 28a de februaro 1916) estis uson-brita aŭtoro konsiderita kiel ŝlosila transira figuro inter la literaturaj realismo kaj modernismo, kaj estas amplekse konsiderata kiel unu el la plej grandaj romanistoj en angla lingvo. Li estis la filo de Henry James Sr. kaj la frato de fama filozofo kaj psikologo William James kaj de la taglibristo Alice James. Li estas plej bone konata pro nombraj romanoj kiuj temas pri socia kaj geedza interagado inter usonanoj, angloj kaj kontinentaj eŭropanoj. Ekzemploj de tiaj romanoj estas The Portrait of a Lady (Portreto de sinjorino), The Ambassadors (La ambasadoroj) kaj The Wings of the Dove (La turturflugiloj). Liaj lastaj verkoj estis pli kaj pli eksperimentemaj. Priskribante la internajn mensostatojn kaj la socian dinamikon de liaj roluloj, James ofte faras uzadon de stilo en kiu ambiguaj aŭ kontraŭdiraj motivoj kaj impresoj kuŝas aŭ apudas en la studo de la psiko de rolulo. Pro ties unika ambigueco, same kiel pro aliaj aspektoj de ties komponarto, liaj lastaj verkoj estis komparitaj al impresionisma pentrarto. James publikigis ankaŭ artikolojn kaj librojn de literatura kritiko, veturoj, biografio, membiografio kaj teatraĵojn. Naskiĝinta en Usono, James venis al Eŭropo kiam li estis ankoraŭ junuloj kaj finfine setliĝis en Anglio kaj iĝis brita civitano en 1915, unu jaron antaŭ sia morto. James estis nomumita por la Nobel-premio en Literaturo en 1911, 1912 kaj 1916.[1] Verkaro
Notoj
|