La unua mencio de Heldburg estis en la 17.10.837 ene de Codex Eberhardi: tie Sigibald, testamenta efektivigisto de grafo Asis, transdonis havaĵojn en Heldburg kaj aliloke al la abatejo de Fulda. La en 1317 unue menciita citadelo estis rezidejo de la grafoj de Hennebergio, post kiuj eksuverenis en 1353 la burggrafoj de Nurenbergo kaj en 1374 la Wettin-oj. Urborajtaj privilegio estis cedidtaj en decembro 1394. La konsilantaro (mencio ekde 1396) zorgis parte pri la juĝotaj nesuperaj aferoj. En la 16-a jarcento venis ĉirkaŭfortikado por Heldburg. La preĝejo Nia kara Sinjorino apartenis mezepoke al la landa kapitularo de Koburgo, ene de la episkopujo de Würzburg.
La enloĝantaro ĉefe laboris agrikulture kaj komerce. Ĉirkaŭ 1833, kiam kalkuliĝis 1185 enloĝantoj, multaj elmigris al Norda Ameriko. En 1922 oni enkorpigis al Heldburg la komunumon Einöd. Post fondo de GDR, Heldburg kaj najbara Ummerstadt fariĝis ties plej sudaj urboj. Enpaŝaj restriktoj kialigis izoliĝon kaj ekononomian/trafikan malgravecojn. En 1952 (Aktion Ungeziefer) kaj 1961 (Aktion Kornblume) forpelo de tujaj ĉelandlimuloj eĉ pliakriĝis la situaciaĉon.[2]
En marto 1993 ses memstaraj komunumoj (Bad Colberg, Gellershausen, Heldburg kun Einöd, Holzhausen, Lindenau kaj Völkershausen) decidis krei la novan komunumon Bad Colberg-Heldburg. De la 1.1.2019 Hellingen kaj Gumpertshausen kaj Bad Colberg-Heldburg konsistigas la urbon Heldburg.
Norbert Klaus Fuchs: Das Heldburger Land – ein historischer Reiseführer (la lando de Heldburg – historia gvidilo); Bad Langensalza, eldonejo Rockstuhl, 2013, ISBN 978-3-86777-349-2
↑Kai Lehmann: Ausstellung „Luther und die Hexen“. Bereich Heldburg, Bibliothek Museum Schloss Wilhelmsburg Schmalkalden, 2012; Ronald Füssel: Die Hexenverfolgungen im Thüringer Raum. Veröffentlichungen des Arbeitskreises für historische Hexen- und Kriminalitätsforschung in Norddeutschland, volumo 2, Hamburg 2003, p. 237-238; Egbert Friedrich: Hexenjagd im Raum Rodach und die Hexenprozessordnung von Herzog Johann Casimir (=Schriften des Rodacher Rückert-Kreises, 19), Bad Rodach 1995, p. 192–236.