Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Heiligenstadt en Turingio. Pli sude en Germanio, en Bavario, troviĝas dua, samnoma urbo, la urbo Heiligenstadt en Supra Frankonio
Heilbad Heiligenstadt estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Eichsfeld de la federacia landoTuringio, kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 17 260 loĝantojsur areo de 62,26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 277 loĝantoj/km². Ĝi estas kuracloko.
Geografio
Heiligenstadt estas ĉirkaŭ 14 km oriente de la Trilanda punkto kie la statoj de Turingio, Hesio kaj Malsupra Saksio trafiĝas. Supra atingo de la rivero Leine, alfluanto de Aller, elfluas tra la urbo de oriento al okcidento kaj estas akompanita proksime de la centro de la urbo per la rivero Geislede. Sude de la urbo estas monto Iberg, 453.2 m alta pinto situanta en la Heiligenstadt-urboarbaro, kiu formas parton de la naturparka-distrikto Eichsfeld-Hainich-Werratal.
Lokaj subsekcioj
Kalteneber
Rengelrode
Günterode
Flinsberg, la geografia centro de Germanio.
Historio
De la komencoj ĝis la akiro de la urbaj rajtoj
Elfositaĵoj atestss setlon en la Leine- kaj la Geisledevalo jam ekde la ŝtonepoko. Dum la tempo da Frankoj (ekde la 6-a jarcento) estis sur la Konventa monteto reĝa kortego. La unua endokumenta mencio estis en 973 (dokumento sigelita fare de imperiestro Oto la 2-a). Ĉirkaŭ 1000 la reĝa kortego kun Marteno-preĝejo kaj vilaĝo ĉirkaŭanta nome Heiligunstat ekposedatigitis al la Episkopujo Majenco. Ĉirkaŭ en 1020 fonditis la Konvento martena. En la jarcentoj 11-a kaj 12-a la urbo distaviĝas orienten: estiĝis domaro ĉe nuna Mario-kirko kaj urbodomo (=Linden-aleo), krome sur la monteto Heimemstein kun la Nikolao-kirko. En 1223-27 faratis nova urbokvartalo sude de la nuna Wilhelm-strato kun la Egidio-kirko. En 1227 garantiis la urbajn rajtojn al Heiligenstadt la majenca ĉefepiskopo Siegfried la 2-a. Post 1227 konstruatis la ĉirkaŭfortikaĵo.
Ĝis la dua fajrego (1739)
En 1305 fonditis Civitana gvardio, en 1333 estis la unua granda incendio. En 1335 publikigitis la leĝolibro urba Willkür. En 1350 multaj mortis pro la eksplodo de pesta epidemio. En 1460 naskiĝis la elstara skulptisto Tilman Riemenschneider enurbe. Teruroj de la Kamparana ribelo kaj de Reformacio ŝokis la urbon; ankaŭ Thomas Müntzer mem estis en la urbo kaj intertraktis en la urbodomo. Danke al la venigo de la jezuitoj startis ekde 1575 la kontraŭreformacio. Dum la jarcentoj 16-a kaj 17-a trafis novaj pestepidemioj la urbanojn. Dum la Tridekjara milito plurfoje marodis trupoj en la urbo. En 1739 estis la dua granda fajrego dum kiu damaĝitis de 600 domoj ne malpli ol 405. En 1773, post sia abolicio, la jezuitoj - tiom bonfarinte por la urbo - devis foriri.
La urbo en la jarcento 19-a
En 1802 la urbo iĝis tre kontraŭvole prusia. Inter 1806-13 okupis la urbon la trupoj de Napoleono Bonaparte. En 1815 starigitis en la nuna Heinrich-Heine-parko la Monumento por la Batalo de Leipzig (Heiligenstadt), la plej malnova siaspece. En 1825 baptitis Heinrich Heine en Heiligenstadt. Jakob kaj Wilhelm Grimm kunvenis en 1838 kun siaj eldonistoj je decida interparolado publikiga en Heiligenstadt en la domo "Deutsches Haus" koncerne la gravan vortaron Deutsches Wörterbuch. Superakvego estis en 1852. Ekde 1850 senteblis ekonomia disvolvo rapida (cigarofabriko en 1858, fervojlinia konekso en 1867, nadelfabriko en 1873). Inter 1856-64 deĵoris en la urbo la fama verkisto Theodor Storm. En 1862 fondiĝis en Heiligenstadt la instruistinan ordenon germanbranĉan laŭ la ideoj de Mario Magdaleno Postel(Heiligenstädter Schulschwestern). En 1886 trafis nova inondo la urbon.
Historio dum la 20-a jarcento
En 1903 konstruitis akvoprovizada sistemo moderna. En 1909 estis nova inondo damaĝa. La ordeno katolika de la Redemptoristoj venis al la urbo en 1920. En 1926 fondiĝis la Kneipp-societo kiu en 1929 komencis konstrui kuracejon en la nuna Heinrich-Heine-parko (tiam ankoraŭ Ochsenwiesen). En 1932 malfermitis en eksa jezuita kolegio la Eichsfeld-muzeo. En 1938 malkonstruitis la sinagogo dum Kristala nokto. Kvazaŭ nedamaĝite dum la Dua mondmilito la urbo iĝis randa pro separiĝo politika de la regiono Eichsfeld post 1945. En 1949 rekomenciĝis la kuracloka agado. En la 19.12.1950 la urbo ekrajtis nomi sin "bankuraceja urbo". En 1956 estis denove superakvego. En 1973 festitis la datreveno 1000-a urbofonda, en 1988 malfermitis la Theodor-Storm-muzeo. Post la Turniĝo ekmalmemstarecis la komunumoj Flinsberg, Günterode, Kalteneber kaj Rengelrode iĝonte partoj de Heiligenstadt. En 1992 la aventurŝoseo Deutsche Märchenstraße plilongiĝis al Heiligenstadt. Inter 1993-96 novkonstruitis kelkaj ejoj de la kuracej-areo kaj fonditis Fakkliniko pri ortopedio kaj interna medicino. En 1994 Heiligenstadt iĝis distrikta ĉefurbo. En 1995 nova salejo en 533 metroj da profundeco alboritis kaj ekekspluatitis. Inter 1998-2008 "Vitalpark" kreitis, do nova pejzaĝo kuracejloka ĉe la liberaera naĝejo.
Nomo de la urbo
Malgraŭ la oficiala nomo de la urbo kiel kuracloko en 1929 kaj decido de la magistrato (1950) por almeti la vorton Soleheilbad (salakva kuracloko) al ĝia nomo, ĝi restis oficiale simple Heiligenstadt dum la GDR-jaroj. En 1990 la urbestraro daŭre uzis nur Heiligenstadt.
Tamen, la poŝtejo uzis Heilbad Heiligenstadt, kiel bildkartproduktantoj kaj la loka ŝparkaso faris. Fakte inter 1950 kaj 1990, la urbo konis almenaŭ tri distingilojn en sia nomo: kiel Heiligenstadt, Heilbad Heiligenstadt, aŭ Heiligenstadt (Eichsf. ).
En 1990, la magistrato kaj aparte la urbestro komencis vastigi kuraclokkomercon kaj ĝi akceptis kreskantan gravecon. Krome, post germana reunuiĝo, ekzistis pluraj Heiligenstadt-oj en Germanio. Finfine oni konsentis pri Heilbad Heiligenstadt:
Majenca kastelo: kastelo, sidejo de la administranto por la distrikta administracio; iam de la guberniestro de la ĉefepiskopo de Majenco
Klausmühle (1748 framskeleta muelejo en naskiĝdomo de Tilman Riemenschneider)
Monumento pri la germana reunuiĝo, situante antaŭ la urbodomo (de 2009)
Preĝejoj kaj kapeloj
Sankta Egidio, ankaŭ konata kiel Neustädter Kirche: komencite en la 13-a jarcento
Mario-kirko preposteja ankaŭ konata kiel Altstädter Kirche, Liebfrauenkirche kaj Propsteikirche: monakejo fondita en la 14-a jarcent, anstataŭigo de romanikstilaĵon el la 13-a jarcento
Kapelo Sankta Anna, eventuale originale ostejo, turniĝante al la norda enirhalo de la Virgulino-kirko
La juda tombejo en laste estis uzita por entombigo en 1940. La deportado de 6 judaj loĝantoj al Theresienstadt en septembro 1942 metis finon al juda komunumo en la urbon kiu unue estis menciita skribe en 1212 kaj konstruis sinagogon kaj propran lernejon en la 19-a jarcento.
La sovetia tombejo kaj monumento en Dingelstädter Straße memorigas pri 70 militkaptitoj kaj punlaboristoj
Heiligenstadt, kiel la cetero de la distrikto, estas tradicie katolika, tiel ke ekzistas pluraj ĉiujaraj religiaj okazaĵoj, aparte la procesio tra la malnova urbo dum Palmofesto kun vivgrandaj figuroj de la Pasiono de Kristo, kiu altiras multajn kredantojn el la regiono kaj la cetero de Germanio. Temas pri la fama Palmofestoprocesio en Heiligenstadt.
La konkurso Ibergrennen estas ĉiujara ŝosea vetbiciklado okazigita ekde 1994 dum la lasta semajnfino en junio sur Landestraße 2022 (Holzweg) en la okcidentaj promontoroj de la moneto Iberg. Sponsorite fare de la germana Monto-pokalo kaj germana Monta Ĉampioneco, ĝi inkludis sportaŭtojn same kiel ekskursoveturilojn ekde 1998, kiam la vojsurfaco estis renovigita kaj la barieroj plifortikiĝis. En 2000, la kurso estis plilongigita de 1.96 km ĝis 2.05 km. La grimpadodistanco estas de 200 m. Ĝi estas tiel unu el la plej mallongaj montaj itineroj en Germanio, sed tamen ne sen defioj. La tendaro de la ŝoforoj estas tradicie starigita proksime de la centro de Heiligenstadt, plej proksime al benzinstacio kaj superbazaro. La unua vetkuro estis okazigita en 1925, sed nur por motorcikloj.
Wilhelm Friese (1924-2008), profesoro pri skandinavaj studoj
Wolfgang Thüne (naskita en 1949), olimpika medalulo en gimnastiko
Aliaj
Sankta Aureus de Majenco (5-a jarcento), episkopo de Majenco: kelkaj el liaj restaĵoj estis reentombigitaj en Heiligenstadt kaj li estas la patronsanktulo de la urbo.
Burchard von Worms ( ĉ. 965-20 aŭgusto 1025), konsekritis episkopo en Heiligenstadt en 1000.
Adolfo la 1-a de Nassau (1353-1390), ĉefepiskopo de Majenco, mortis en Heiligenstadt.
Athanasius Kircher (1602-1680), jezuita akademiulo, instruis en Heiligenstadt.
Hadrian Daude (1704-1755), jezuitoteologo, instruis en Heiligenstadt.
Friedrich Christian Adolf von Motz (1775-1830), prusa ŝtatisto, estis direktoro pri financoj en Heiligenstadt.
Martin Weinrich (1865-1925), katolika edukisto kaj verkinto, edukita en Heiligenstadt.
Andreas Huke (1876-1962), politikisto, laboris kaj vivis en Heiligenstadt.
Walter Möllenberg (1879-1951), historiisto, mortis en Heiligenstadt
Ludolf Hermann Müller (1882-1959), protestanta episkopo de Saksio, antaŭe estis ministro en Heiligenstadt.
Karl Paul Haendly (1891-1965), verkinto kaj politikisto, mortis en Heiligenstadt.
Karl Hackethal (1901-1990), politikisto, edukita en Heiligenstadt.
Herbert Haselwander (1910-1940), nazia distriktogvidanto en Heiligenstadt.
Erich Gerberding (1921-1986), aktoro, membro de la Heiligenstadt-teatro.
Horst Keitel (naskita 1928), aktoro, membro de la Heiligenstadt-teatro de 1946 ĝis 1951.
Rudolf Richwien (naskita 1928), neŭrologo, demisiis al Heiligenstadt.
Johannes Dyba (1929-2000), episkopo de Fulda, edukita en Heiligenstadt.
Joachim Meisner (naskita 1933), ĉefepiskopo de Kolonjo, antaŭe armea pastro ĉe la preĝejo de St. Egidius en Heiligenstadt.
Georg Sterzinsky (naskita 1936), ĉefepiskopo de Berlino, antaŭe armea pastro ĉe la preĝejo Sankta Egidio en Heiligenstadt.
Heinz-Josef Durstewitz (naskita 1945), katolika malkonsentulo en la GDR, nuntempe provosto de Heiligenstadt.
Reinhard Hauke (naskita 1953), episkopo helpa de Erfurto, antaŭe armea pastro ĉe la kirko Sankta Egidio en Heiligenstadt.
Manfred Grund (naskita 1955), politikisto, aktiva en Heiligenstadt.
Literaturo
Carl Duval: "Heiligenstadt". In: Das Eichsfeld, Harro von Hirschheydt Verlag, Hannover-Dören 1979, ISBN 3-7777-0002-9, p. 422–489.
Karl Josef Hüther: Vom Jesuitenkolleg zum Staatlichen Gymnasium in Heiligenstadt, F.W. Cordier, Heiligenstadt 1995, ISBN 3-929413-25-6.
Enno Bünz: "Heiligenstadt als geistliches Zentrum des Eichsfeldes. Das Kollegiatstift St. Martin und seine Kanoniker", In: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte (62, 2008), p. 9–48.
Bernhard Opfermann: Gestalten des Eichsfeldes. Ein biographisches Lexikon, 2-a eldono, F.W. Cordier, Heiligenstadt 1999, ISBN 3-929413-37-X, p. 350.